Sekcio (botaniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En botaniko, sekcio estas taksono sub la genro, sed super la specio [1]. La subgenro, se ĝi ĉeestas, estas super la sekcio, kaj la taksono de serio, se ĝi ĉeestas, estas sub tiu de sekcio. Sekcioj estas tipe uzitaj por helpi organizi tre grandajn genrojn, kiuj povas enhavi centojn da specioj [1]. Botanikisto kiu deziras diferencigi speciogrupojn povas preferi krei taksonon kiel sekcion aŭ serion por eviti fari novajn kombinaĵojn kiuj postulus indeksadon per la Index Kewensis (t.e. listo de genroj kaj specioj) [1].

Ekzemple en la genroj poplo kaj kverko ekzistas sekcioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 angle Tod F. Stuessy. (2009) “The Genus”, Plant Taxonomy: the Systematic Evaluation of Comparative Data, 2‑a eldono, Columbia University Press, p. 163–171. ISBN 978-0-231-14712-5.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]