Sekulareco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sekulareco signifas, ke ŝtataj kaj religiaj institucioj agas kiel memstaraj subjektoj.

Por sekulareco, aŭ sekularismo, ankaŭ sekularigo (de la latina saeculum, aludanta al ĉio kio ne apartenas al religia sfero) estas indikata serio da sociaj kaj kulturaj transformiĝoj evoluantaj al socia kaj ŝtata sendependeco el la sfero kaj konceptaro de la religio por senti kaj deklari ties neneprecon. Nenepreco sen, tamen, kondamno aŭ malamikeco al religiaj institucioj. Tiusence foje oni uzas tiun terminon kvazaŭ sinonimon de Laikeco.

Sekulareco estas preskaŭ unika propraĵo de la okcidentaj landoj: se dum feŭdisma epoko la interligo inter ŝtataj instancoj kaj tiuj ekleziaj estis varie intensa, tiuj ĉi neniam atingis la nivelon de Cezaropapismo de la orienta tradicio, [1], tamen la transiro el la kuniĝo kaj miksiĝo de la du povoj al malunuiĝo kaj sendependeco de unu de la alia realiĝis, ne sen kontrastoj, per malrapida evoluo, influe precipe de Humanismo kaj Klerismo inter 1500 kaj 1700, ĝuste epokoj de humanismo kaj klerismo.

La procezo de sekularigo efektive konkludiĝis per la konkludo de la Tridekjara milito (1618-1648) ĉar en la sinsekva pactraktato de Vestfalio estis sankciita la forlaso de la religiaj konnotacioj de la germanaj princoj: vere ili dekomence sekvis la Aŭgsburgan diraĵon (1555) cuius regio eius religio (de kiu la regiono, de tiu ankaŭ la religio): nome la subuloj devis sekvi la religion de la reganto), sed la principo devis kombiniĝis kun la ĉeesto de diversaj kristanaj kredoj, kaj iom post iom fariĝis ankaŭ vehiklo de malplia emfaziĝo de sia religio. El Germanio la principo etendiĝis al la tuta Eŭropo kaj fariĝis doktrino de la Franca revolucio kaj de ĝia imitantoj.

Kaj ĝi tie kaj tie fariĝis, krom laikeco, ankaŭ laikismo.

Sekulareco kaj Laikeco[redakti | redakti fonton]

La unua koncepto (distingenda el sekularismo, kiu estas emo sekularigi por forigi kiom plej eble la influon de la religio en la ŝtataj aŭ publikaj aferoj) ĉi-kaze estas fenomeno kiu pli/malpli spontane malaperigas religion kiel socian fonton de valoroj kaj emas reteni religiajn valorojn kiel aŭtonomajn akiraĵojn de la konscienco kaj kulturo; la dua estas konscio pri sendependo de la politikaj kaj ŝtataj institucioj el la religiaj instancoj. Se la unua estas fenomeno kiu reale relativigas religion kaj ĝin senigas je konsisto ĝin reduktante maksimume al civila rito, la dua trovas sian fundamenton en la Evangelio mem, kie estas ekdistingo de la du povoj, nome ŝtata kaj religia: religia estas ja jes publika manifestacio -afero- sed ne ŝtata kaj inverse, kvankam, kaze de katolika religio (kadre de kristanismo), religio proponas kaj urĝas sian apartan konceptadon pri socio kaj ŝtato. Povas okazi ke, la du emismoj kunmiksiĝas kaj la dua impregniĝas je la unua, kaj tiam laikeco fariĝas laikismo celanta redukti religion al privata fenomeno, dum ĝi estas kaj volas esti publika estantaĵo kadre de ŝtataj demokrataj leĝoj. Formulo de laikeco hodiaŭ multe citata kaj laŭdata estas tiu de itala iama regestro Cavour. Jen lia moto: Libera eklezio en libera Ŝtato.

Estas ankaŭ aliaj nocioj de sekulareco, sed kun specifa signifo: a) sekularigo: redukto de ekleziulo al la sekulara stato (foje oni uzas ankaŭ la terminon “laikigo”); aŭ ankaŭ eksproprietigi religiajn asociojn je iliaj proprietoj por ŝtataj avantaĝoj kiel ofte okazis en la eŭropa historio: tiukaze oni diras sekularigi la ekleziajn havaĵojn.

Efikoj de sekulareco[redakti | redakti fonton]

Sekularigo enkondukas ankaŭ al malproksimiĝo de la sferoj de povoj, leĝofaranta kaj ekzekutiva kaj juĝa, unu de la alia (kiu tamen praktike ĉiam ekzistis imite de la romia juro), sed precipe malproksimiĝo kaj separo de religia sfero el tiu ŝtato kaj sekve religio ekjuĝiĝis afero publika sed ne ŝtata. Kelkaj ideologioj, tamen, instigas por ke religio estu nur privata afero: ĝuste pro tio foje fajriĝas kontrastoj ĉar religio (oni pensu al katolikoj) volas agadi en la socio kiel neŝtata organismo, kiel multaj aliaj, kiuj proponas sian vivkoncepton. Per la principo de sekulareco la ŝtato ŝarĝiĝas je la devo trakti ĉiujn religiojn sammaniere kaj neniu religio povas akiri la rangon de ŝtata religio.

Foje, en la moderna epoko, sekularigo, evoluinta al sekularismo, fariĝis akra emblemo de diktaturaj ŝtatoj, ekzemple ĉe kelkaj omunismaj reĝimoj, same kiel inverse, nome religiigo aŭ religiismo aŭ rekatolikigo (ĉe Hispanio dum la reĝimo de Francisco Franco fariĝis akra emblemo de diktaturaj ŝtatoj.

Ĉu la sekulareco de la ŝtato, pro la malpliigita influo de la religio kaj ĝia malplia emfaziĝo en la socio, povas esti kaŭzo de malproksimiĝo de religianoj el religio kaj el la kredo? Eble jes se temas pri ne sufiĉe certaj kredantoj; sed tio ne apartenas al la koncepto de sekulareco, kvankam nesimpatiantoj de religio tion foje strebas.

Se mezuri per la mezurilo de sekulareco kelkajn islamajn landojn, en kiuj la du povoj estas separitaj formale kaj leĝe, fakte la religio, nome la religia instanco, agadas kiel deviga obeenda normo anoncita de iu ajn religia aŭtoritatulo, kiu fakte kondiĉas la ŝtaton, ekzemple en Maroko.

La sekulareco influas ankaŭ la lingvaĵon kaj la sintenon de ekleziuloj kaj nivele de publika aspekto kaj nivele de esprimo de sanktaĵeco kaj nivele de la religia anonco. La pastraro (tio videblas eble precipe en la katolika eklezio) nun malpliigas sian apartecon kaj descendas el sia aspekta supereco, sen tamen ke necese ilia religia funkciado, el si mem, perdas la esencajn kakterizojn; laikuloj aliras altarajn apartaĵojn kaj iliaj administraj kaj liturgiaj kontribuaĵoj estas sugestataj kaj alte taksataj. Entute, foriĝas eksteraj formoj nenecesaj por aserti la sanktaĵajn aspektojn de religio kaj de la sacerdota perado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • M.Pera, "Perché dobbiamo dirci cristiani. Il liberalismo, l'Europa, l'etica (Kial ni nin difinu kristanoj. Liberismo, Eŭropo, etiko)" Mondadori Milano, 2008
  • [1]
  • Franco Cardini kaj Marina Montesano, Storia medievale (Mezepoka historio), Firenze, Le Monnier Università, 2006. ISBN 8800204740, pag. 356-361
  • [2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tion malhelpis, laŭ historiistoj, la luktoj por la investituroj inter papeco kaj la ŝtata povo de la sankta germana romia imperio kaj la naskiĝo de la naciaj monarkioj. Vidu, ekzemple: Marc Bloch, La Société féodale, 2 vol.