Sekvojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sekvojo
Sequoia sempervirens en Nacia kaj Ŝtata Parkoj Redwood
Sequoia sempervirens en
Nacia kaj Ŝtata Parkoj Redwood
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Sekvojo Sequoia
Specio: S. sempervirens
Sequoia sempervirens
(D. Don) Endl.
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sekvojo (Sequoia) estas genro de la arbofamilio de cipresacoj, kun nur unu specio (Sequoia sempervirens) de konifera arbego, hejma en okcidenta Usono. La arbego estas tre longviva kaj povas iĝi pli ol 1 000-jara – la plej maljuna aĝas ĉirkaŭ 2 200 jarojn. La branĉoj havas pinglojn kvazaŭ en du plataj vicoj sur branĉoj, preskaŭ kiel ĉe taksuso. La arbo estas hejma en Usono, en Kalifornio kaj Oregono, kaj povas kreski ĝis 104 m alta kaj 8,5 m de diametro. Ĝi estas kultivata por lignaĵarto kaj ornamo.[1]

La nomo sekvojo estis donita omaĝe al la ĉeroko Sequoyah. La latina sempervirens signifas «ĉiamverda», malprecize.

La Sekvoja Nacia Parko estas apud la kalifornia pacifika marbordo proksime al la limo al Oregono. En la protektejo kreskas preskaŭ 50 procentoj de la naturaj arboj de la specio sekvojo aŭ Sequoia sempervirens, la plej alte kreskanta arbo de la mondo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2, p. 1019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]