Senato de Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senato de Argentino
emblemo
senato
Geografia situo 34° 36′ 38″ S, 58° 23′ 28″ U (mapo)-34.6105-58.391Koordinatoj: 34° 36′ 38″ S, 58° 23′ 28″ U (mapo)
Lando(j) Argentino vd
Sidejo [[]], Argentino
Senato de Argentino (Argentino)
Senato de Argentino (Argentino)
DEC
Senato de Argentino
Senato de Argentino
Map
Senato de Argentino
Ĉefestro(j) Victoria Villarruel vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Vido de la Kongreso de la Argentina Nacio ekde oriento de la Placo de la Kongreso, kun statuo La Pensanto de Rodin antaŭe.

La Senato de Argentino aŭ en hispana oficiale Honorable Senado de la Nación Argentina es la supra ĉambro de la Kongreso de la Argentina Nacio. La kompono kaj la povo de la Senato estas registritaj en la Konstitucio de la Argentina Nacio. La Senato estas la ĉefa federala organismo kie ĉiu senatano reprezentas la interesojn de sia provinco. La Senato estas prezidita de la Vicprezidento de la Respubliko, kiu voĉdonas nur kaze de egalrezulta voĉdonado. La kunsidejo por sesioj troviĝas ĉe la suda flanko de la Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio.

La Senato komponiĝas de tri (3) reprezentantoj el ĉiu el la provincoj federitaj, plus tri el la Federala Ĉefurbo (Ciudad Autónoma de Buenos Aires, Aŭtonoma Urbo Bonaero); ili estas elektitaj per rekta voĉdonado fare de la loĝantoj de ĉiu distrikto, pere de la sistemo de listo nekompleta, korespondante du al la listo kiu ricevis plej grandan kvanton de voĉdonoj kaj unu al tiu kiu postsekvos (el tiuj tri elektitaj senatanoj, almenaŭ unu devas esti virino).

La senatanoj daŭras ses jarojn en sia regotempo, sed la Senato renoviĝas trione ĉiun duan jaron, koresponde realigi la elektadojn por renovigo laŭ distriktoj alterne.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]