Seneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seneto

emblemo

tabulludo • surtabla ludo
vdr
Murpentraĵo de la tombo de Nefertiti (19-a dinastio) montras la reĝinon ludantan Seneton kontraŭ nevidebla kontraŭulo, ŝajne sia animo
La kartuŝo de Faraono Narmero estis konservita de la unua dinastio. La supra hieroglifo priskribas la ludon
Moderna Seneta tabulo estas restarigita surbaze de similaj plakoj eltrovitaj en la tombo de Tutanĥamono, de la Nova Regno en la antikva Egiptio

Seneto estas antikva ludo el Egiptio, kiu estis ludita antaŭ 5000 jaroj. Estis ludita plejparte de bonhavaj plenkreskuloj. Oni ludis sur ludtabulo kun 30 lokoj aranĝitaj en 3 linioj. Oni uzis je 5 aŭ 7 pecojn. Antaŭ ĉiu movo oni ĵetis kvar fingrostojn aŭ bastonetojn. La plej malnovaj hieroglifaj priskriboj pri la ludo estis trovitaj el la tempo de la faraono Narmero el la jaro 3100 A.K.. La plej malnova bildo estis trovita sur la muro de la tombo de la faraono Hesio el 2650 A.K.. Oni ne scias kia estis en tempo de la faraonoj la vera prononco por la ludo. La nomo 'Senet' estis formita el la Kopta vorto por trairi. (la ludo havis la signifon trairi al la alia mondo)

La ludo havas magian signifon. Via kapablo por gajni la ludon signifis vian kapablon por renaskiĝi. La hela kaj malhela parto de la bastonetoj simbolas la bonan kaj malbonan. En 400 P.K., kiam la Romianoj kunportis Kristanismon oni forpuŝis la ludon pro sia magia signifo. Arkeologoj malkovris denove la ludon.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]