Senfoliilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helikoptero disigas senfoliilon sur densa ĝangala areo de la delto de la rivero Mekongo dum la Vjetnama Milito (07/26/1969).

Senfoliilo (aŭ kiel neologismo defolianto) estas ajna kemiaĵo ŝprucita aŭ senpolvigita sur plantoj por kaŭzi ke ĝiaj folioj forfalu. Klasika ekzemplo de tre toksa senfoliilo uzita por taktikaj celoj estas Oranĝa Agento, kiu estis uzita ĝenerale de la usona militistaro dum la Vjetnama Milito de 1961 al 1970.

Senfoliiloj malsamas de herbicidoj pro tio ke la unua celas plejparte malkovri foliojn de plantoj dum la lasta estas uzata por detrui aŭ malhelpi la kreskon de plantoj. Senfoliado ne estas ĉiam kaŭzita de senfoliiloj. Povas esti multaj malsamaj ekologiaj faktoroj kiuj kaŭzas ke la folioj de planto forfalu.