Sentotemperaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dum intensa neĝofalo la vento povas plialtigi la senton de malvarmo; Pershing Square, Manhatano, Novjorko, Usono, januaro 2016.

Sentotemperaturo, aŭ sentita temperaturo, estas la temperatura aŭ termika sentosensacio kiel reago de la homa korpo antaŭ la aro de kondiĉoj kiujn determinas la medio ekde la temperatura vidpunkto. Ofte oni diras, ke estas varmo aŭ malvarmo, depende de tio indikita de normala termometro, sed ne nur la temperaturo indikita de la termometro determinas la sensacion kiun sentas la homa korpo, sed ofte al sama temperaturo de termometro, estas aliaj mezuriloj kiuj influas, kiuj povas draste ŝanĝi la sensacion aŭ senton.

La sentotemperaturo estas iom diferenca de la temperaturo tia kia estas difinita en termodinamiko. La sentotemperaturo estas la rezulto de la maniero laŭ kiu la haŭto sentas la temperaturon de la objektoj aŭ de la medio, kiu ne necese kongruas fidele kun la reala temperaturo de tiuj objektoj aŭ de la medio. La sentotemperaturo estas iom komplike mezurebla pro diversaj tialoj, ekzemple nome la jenaj:

  • La homa korpo regulas sian temperaturon por pluteni ĝin proksimume konstanta (ĉirkaŭ 36,5 °C).
  • La homa korpo produktas konstante varmon, kiu estas produkto de la digesto de la englutitaj manĝaĵoj. Tiu varmo utilas por pluteni la menciitan temperaturon, kaj por tio ĝi devas disigi la pluson al la medio.
    • Se la medikondiĉoj faras ke la perdoj estas egalaj al la produktado, la korpo sentas temperaturan bonfarton.
    • Se la medikondiĉoj faras ke la perdoj de varmo superas la produktadon, la korpo sentas malvarmon.
    • Se la medikondiĉoj malhelpas la disigon de la plusan varmon, la korpo sentas varmon.
  • La perdoj aŭ gajnoj dependas de variaj faktoroj, ne nur de la seka temperaturo de la media aero.
    • Okazas interŝanĝo per konvekcio. La aero en kontakto kun la haŭto, varmiĝas kaj ascendas, pro kio estas anstataŭata per aero pli malvarma, kiu siavice varmiĝas. Se la aero estas pli varma, okazas la malo.
    • Per transdono. La haŭto en kontakto kun pli malvarmaj korpoj, transdonas varmon. Se ili estas pli varmaj, ĝi ricevas varmon.
    • Per radiado. La haŭto interŝanĝas varmon per radiado kun la medio: se la radia averaĝa temperaturo de la medio estas pli malvarma ol tiu de la haŭto, ĝi malvarmiĝas; se estas mala okazo, ĝi varmiĝas.
    • Per vaporiga transpirado. Kiam vaporiĝas la ŝvito aŭ la humideco de la haŭto aŭ de la mukozoj, okazas perdo de varmo ĉiam, pro la latenta varmo de vaporigo de akvo.

Pro tio ĉio, la sento de komforto dependas de la kombinita okazaro de la faktoroj kiujn determinas la jenaj kvar tipoj de interŝanĝo: nome seka temperaturo, radia temperaturo, malseka temperaturo (kiu indikas la kapablon de la aero akcepti aŭ malakcepti la vaporigo de la ŝvito) kaj la rapideco de la vento (kiu influas super la konvekcio kaj la vaporigo de la svito). La influo en la perdo de la transigo estas malgranda, escepte se la haŭto, aŭ ties parto, estas en kontakto kun malvarmaj objektoj (senŝuaj piedoj, malvarma sidilo, malmulta ŝirmovestaro...).