Servisto de la Popolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Servisto de la Popolo
Volodimir Zelenskij en 2019
televida serio
Originala titolo Слуга народу
Originala lingvo rusa lingvo, ukraina lingvo
Origina lando Ukrainio
Ĝenro Politika satiro
Komedio
Kreita de Volodimir Zelenskij
Reĝisoro Aleksej Kirjuŝĉenko
Aktoroj Volodimir Zelenskij
Stanislav Boklan
Olena Kravets
Jurij Krapov
Miĥajlo Fatalov
Oleksandr Pikalov
Viktor Sarajkin
Natalija Sumska
Katerina Kisten
Muziko de Dmitro Ŝurov
Lingvo(j) rusa lingvo
ukraina lingvo
Amplekso
Sezonoj 3
Epizodoj 51
Daŭro sen reklamoj 26
Produktado
Estra(j)
produktoro(j)
Volodimir Zelenskij
Produktisto(j) Volodimir Zelenskij
Andrij Jakovlev
Boris Ŝefir
Oleksij Kirjuŝenko
Produktejo(j) Kievo, Ukrainio
Distribuisto Kvartal 95
Netflix (tutmonde)
Elsendo
Origina televidreto 1+1
Elsendita 16-a de oktobro 2015 - 28-a de marto 2019 – 28 mar. 2019
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Servisto de la Popolo (ukraine Слуга народу, ruse Слуга народа, foje tradukita per Servisto de la Nacio) estas ukraina politika satiro kaj komedia televida serio kiu estis elsendita inter 2015 kaj 2019 en la ukraina televidkanalo 1+1. Ĝi rakontas la historion de Vasil Petroviĉ Holoborodko (Volodimir Zelenskij), tridekjarula intruisto pri historio en liceo, kiu neatendite gajnas la ukrainan prezidantan baloton, post furora video filmita de unu el siaj lernantoj, kiu montras lin sakrante pri la registara koruptado en Ukrainio.

Tiu televida serio estas produktita de Kvartal 95, kiu estis fondita de Volodimir Zelenskij, la heroo de la serio. Ĝi iĝos multe pli engaĝita politike en Ukrainio; la 31-an de marto 2018, politika partio kun la nomo "Servisto de la Popolo" estis oficiale registrita de la ukraina Ministerio pri justico[1]. Krome, Zelenskij, kiu rolludis kiel la prezidanto de Ukrainio, vere estis elektita prezidanto de Ukrainio la 21-an de aprilo 2019.

Aktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Volodimir Zelenskij
  • Vasil Petroviĉ Holoborodko (Volodimir Zelenskij): prezidanto de Ukrainio, eksinstruisto pri historio.
  • Jurij Ivanoviĉ Ĉuiko (Stanislav Boklan): ĉefministro de Ukrainio
  • Petro Vasiljeviĉ Holoborodko (Viktor Sarajkin): la patro de Vasil
  • Marija Stefanovna Holoborodko (Natalija Sumska): la patrino de Vasil
  • Sveylana Petrovna Saĥno (Katerina Kisten): la fratino de Vasil, eksĉefdeputito de la ministerio pri imposta servo
  • Olha Juriyivna Miŝĉenko (Olena Kravets) : la eksedzino de Vasil, direktisto de la Centra Banko, poste ĉefministro de Ukrainio
  • Serhij Viktoroviĉ Muĥin (Jevhen Koŝovij): ministro pri eksteraj aferoj
  • Oksana Skovoroda (Olha Ĵukovcova): la efikega asistanto de Serhij Muĥin
  • Miĥajlo Ivanoviĉ Sanin (Jurij Krapov): ministro pri impostaj aferoj
  • Ivan Andrejeviĉ Skorik (Oleksandr Pikalov): ministro pri defendo, eksa kapitano
  • Miĥail Aŝotoviĉ Tasunjan (Miĥajlo Fatalov): estro de la ukraina sekreta servo (SBU)
  • Nataŝa Saĥno (Ana Koŝmal): la nepino de Vasil
  • Ana Miĥajlovna (Halina Bezruk): la koramikino de Vasil

Publikigo[redakti | redakti fonton]

Servisto de la Popolo estis elsendita en la televidkanalo 1+1 en Ukrainio. La studio ankaŭ publikigis ĉiujn epizodojn de la serio en YouTube, kie ili estas senpage spekteblaj[2]. La serio estas spektebla kaj elŝutebla en Netflix en kelkaj landoj.

La belorusa televidkanalo Belarus-1 ekelsendis la serion la 11-an de novembro 2019 ĉefhore.

La rusa televidkanalo TNT elsendis nur la unuan epizodon de la serio, la 11-an de decembro 2019, asertante ke ĝi faris tion kiel "reklaman agon por sciigi pri la televidkanalo". TNT cenzuris scenon el la epizodo kiam la ĵus elektita prezidanto Holoborodko demandis ĉu la rusa prezidanto Vladimir Putin surhavis brakhorloĝon de la firmao Hublot, referencante al fama, kontraŭ-putina kanto en Ukrainio.[3]

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Filmo nomigita Servisto de la Popolo 2 estis publikigita en 2016. La dua sezono uzis sekvencojn de la filmo por pliampleksigi sian intrigon. La tria sezono estis publikigita en 2019, kaj la kvara estas produktata.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]