Shaw Island

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shaw Island
nekorporaciiĝinta setlejo [+]

InsularoSanjuana insularo

Supermara alteco69 m [+]
Koordinatoj48° 34′ N, 122° 57′ U (mapo)48.5732-122.9573Koordinatoj: 48° 34′ N, 122° 57′ U (mapo)
Areo19,95 km² (1 995 ha) [+]
Horzonopacifika horzono de Nordameriko (UTC-8), UTC-08:00 [+]

Shaw Island (Vaŝingtonio)
Shaw Island (Vaŝingtonio)
DEC
Shaw Island
Shaw Island
Map
Shaw Island
Vikimedia Komunejo:  Shaw Island (Washington) [+]
vdr
Shaw Island inter la insularo Sanjuana
(Interagiga topografia mapo)
Haveno apud Shaw Island pramdokejo

Shaw Island (aŭ Insulo Ŝava) estas, kaj laŭgrande kaj laŭ nombro de loĝantoj—240 en 2010—la kvara insulo de la Sanjuana insularo. Ĝi estas la plej malgranda insulo servata de la vaŝingtonia ŝtata pramŝiparo. En Shaw mankas la turismaj rimedoj, kiuj popularigas la ceterajn grandajn insulojn sanjuanajn. De 1976 ĝis la mezo de 2004 la praman dokon kaj la solan vendejon prizorgis romkatolika monaĥinaro, la Franciskanaj Fratinoj de la Eŭĥaristio, sed en 2004 tiu ordeno forlasis la insulon, vendante siajn entreprenojn al loka familio. Du aliaj monaĥinaroj havas instalaĵojn en la insulo, nome la Ordeno de Benediktaninoj kaj la Fratinoj de Mizerikordio.

Mankas gastejoj sur la insulo krom kantona parko ĉe la suda ekstremaĵo, kiu proponas spacon por ĝis ĉ. 10 tendoj. La sola industria instalaĵo neagrikultura estas malgranda firmao fabrikanta markilojn por kontroli fiŝmigradon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Cervino ĉe apudmara deklivo en insulo Shaw