Sigismondo de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigismondo de Aŭstrio
Duko de Aŭstrio
Persona informo
Siegmund
Naskiĝo 26-an de oktobro 1427 (1427-10-26)
en Innsbruck
Morto 4-an de marto 1496 (1496-03-04) (68-jaraĝa)
en Innsbruck
Tombo Stift Stams Austrian Grave vd
Familio
Dinastio Habsburgoj
Patro Frederiko la 4-a vd
Patrino Anna of Brunswick-Lüneburg vd
Gefratoj Margaretha of Habsburg • Hedwig von Habsburg • Wolfgang von Habsburg vd
Edz(in)o Eleanor of Scotland • Duchess Katharina, Duchess Consort of Brunswick-Lüneburg vd
Profesio
Okupo regento vd
reganto de Tirolo kaj Antaŭa Aŭstrio
Dum 1439–1469/1490
Antaŭulo Frederiko la 4-a
Sekvanto Maksimiliano la 1-a, Karlo la Brava
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sigismondo de Aŭstrio nomata "la monriĉulo" (naskiĝis la 26-an de oktobro 1427 en Innsbruck – mortis la 4-an de marto 1496 en Innsbruck) estis duko de Aŭstrio kaj reganto de Tirolo kaj de la Antaŭa Aŭstrio.

Sigismondo apartenis al la Leopolda linio de la Habsburgoj. Li estis filo de duko Frederiko la 4-a kaj de lia dua edzino, la princino Anna de Braunschweig-Gotingo (1390-1432).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sigismondo estis nur dudekjaraĝa kiam lia patro mortis. Kiel zorganto estis nomata Frederiko la 3-a, kiu fakte tenis lin enkarcerigita ĝis la aĝo de deknaŭ, por ekspluati la riĉajn enspezojn de la arĝentminejoj de Tirolo. Nur kiam la statoj de Tirolo minacis militon, la imperiestro permesis liberigon de Sigismondo.

En 1446 Sigismondo surprenis la regadon de Tirolo kaj de la Antaŭa Aŭstrio. La sidejo de la registaro restis en Innsbruck.

Dum longa tempo de sia regado Sigismondo konfliktis kun la kardinalo Nikolao de Kuzo de Brixen pro la teritorioj de la valoj de Eno, Eisack kaj la Puster-valo. Fakte estis konflikto inter la eklezia kaj la laika povo el kiu en la jaro 1460 sekvis anatemo por Sigismondo pere de la papo Pio la 2-a.

En 1477 Sigismondo estis oficiale nomata arkiduko de la imperiestro Frederiko. En la sama jaro li translokis la monfarejon de Merano al Hall, ĉar tiu urbo estis pli proksima al la arĝenta minejo de Schwaz. En Hall estis presita la unua arĝenta monero Talero.

En 1487 Sigismondo komencis militon kontraŭ la Venecia respubliko. Li ne sukcesis gajni novajn teritoriojn. Pro financaj problemoj li estis devigita lombardi Tirolon al la bavariaj Vitelsbaĥoj. Tiam la tirolaj statoj devigis Sigismondon demeti la regadon kaj lasi ĝin al imperiestro Maksimiliano la 1-a. Tiel la tuta habsburga regno estis denove sub unu regado.

Sigismondo mortis en 1496 kaj estis entombigita en monaĥejo Stams.