Signau (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri iama distrikto. Por iama komunumo rigardu la paĝon Signau. Por fervoja stacio legu la artikolon Signau (stacidomo).
Distrikto Signau
Blazono de la distrikto Signau
Tipa Kamparbieno en Emme-Valo
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Signau
Kantono Berno
Ĉefloko Signau
Koordinatoj  46° 55′ N 7° 43′ O / 46.917 °N, 7.717 °O / 46.917; 7.717 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ N 7° 43′ O / 46.917 °N, 7.717 °O / 46.917; 7.717 (mapo)
Nombro de loĝantoj 24222 (2007-12-31)
Areo 320 km²
Loĝantardenseco 75,69 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0223
vdr

La distrikto Signau estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. La distrikto havis 24222 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝia ĉefloko estas Signau. Kvankam Signau estis oficiala la ĉefloko de la distrikto, la sidejo de la prefekto tamen troviĝis en la pli granda komunumo Langnau en Emme-Valo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Signau konsistas el la supera parto de Emme-Valo kaj entenas ankaŭ la flankan valon de la rivero Ilfis. La regiono gardis sian kamparan karakteron kaj vivas hodiaŭ ĉefe de agrikulturo kaj turismo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj trafikkonektoj estas la du fervojlinioj de Lucerno tra Langnau en Emme-Valo al Berno unuflanke kaj de Konolfingen tra Signau al Burgdorf aliflanke. La lokoj, kiuj ne atingeblas per la fervojo estas servataj de diversaj poŝtaŭtolinioj.

Komunumoj de la distrikto Signau[redakti | redakti fonton]

La distrikto Signau konsistas komence de 2009 en 9 komunumoj. Ĉar nuntempe okazas planado pri kunigo de la komunumoj Rüderswil kaj Lauperswil, la nombro de la komunumoj eble baldaŭ malgrandiĝos.

Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo en km²
Eggiwil 2507 60.3
Langnau en Emme-Valo 8869 48.5
Lauperswil 2666 21.1
Röthenbach en Emme-Valo 1288 36.8
Rüderswil 2341 17.2
Schangnau 906 36.5
Signau 2719 22.1
Trub 1465 62.0
Trubschachen 1461 15.6
Totale (9) 24'222 320.1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]