Sikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la indonezia etna grupo, vidu la paĝon sika popolo.
Por la praloĝantoj de Sicilio, vidu la paĝon sikanoj.
Sikismo
Sikoj
etnoreligia grupo
religious adherent • teisto
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr
Siko kun turbano, fotita en urbo Agra.

Sikojsiĥo[noto 1][1] ( /siːk, sɪk / ; panĝabe ਸਿੱਖ sikkh) estas sekvantoj de sikismo, kiu estas panenteisma religio kiu ekestis en la 15-a jarcento en la panĝaba regiono de la nordokcidento de la barata subkontinento[2]. La esprimo "siĥa" devenas de la sanskrita vorto शिष्य (śiṣya; sekvanto, studento) aŭ शिक्ष (śikṣa; instruo)[3]. Laŭ la sika kondutkodo Rehat Maryada (litere: vivi kun akcepto de limigo) kiu difinas la diferencon inter siko kaj ne-sikon, estas siko "ĉiu homo, kiu kredas je Unu Senmorta Dio".

La esprimo "sik" fakte nur rilatas al sikismaj partianoj [?] kaj ne al etnoj. Sikismo tre malofte serĉas aliĝantojn el ekstere. Tial plej multaj sikoj havas fortajn etno-religiajn ligojn. Multaj landoj (kiel Britio) agnoskas sikojn kiel etnojn en sia censo[4].

Sikaj viroj havas la mezan nomon aŭ familinomon "Singh" (leono), dum virinoj havas la nomon "Kaur" (princino). Sikoj, kiuj trapasis khanḍe-kī-pahul (la ceremonio de sika iniciato), rekoneblas ankaŭ al la Kvin KPanj kakke (5 de ekstere videblaj simboloj) : "Kesh", ne tranĉitaj haroj kaj kovritaj per turbano; "Kara", fera aŭ ŝtala braceleto; "Kirpan", glavo; "Kachera", kotona subvesto; kaj "Kanga", ligna kombilo.

La sika hejmlando estas la panĝaba regiono de la hinda subkontinento, kvankam en modernaj tempoj ili disvastiĝis al diversaj landoj kiel ekzemple Britio, Usono, Kanado, Germanio kaj Malajzio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. la skribo «siĥo» estas evitinda kvankam aperas en PIV, ĉar ĝi devenas de erara transliterumo el la gurmuka

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Siko, en PIV 2020 (esperante). Alirita 10-a de marto 2023.
  2. Dr. Gopal Singh, HP University, book = "The Politics of Sikh Homeland"
  3. Singh, Khushwant (2006). The Illustrated History of the Sikhs. India: Oxford University Press. hlm. 15. ISBN 0-19-567747-1.
  4. (en) "Petition to Disaggregate Sikhs Correctly in the 2010 Census Arkivigite je 2019-09-05 per la retarkivo Wayback Machine" (Peticion por ĝuste apartigi la sikojn en la censo de 2010), alirite la 5-an de septembro 2019.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sikh en la indonezia Vikipedio.