Silk Road

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri enreta kaŝbazaro. Por informoj pri la historia komerca vojaro tra Eŭrazio, vidu la artikolon Silka Vojo.

Silk Road [silk roŭd] ("Silka Vojo" en la angla, nomita pro la historia silka vojo) estis enreta nigra bazaro kaj la unua moderna kaŝbazaro, plej bone konata kiel platformo por la vendo de kontraŭleĝaj drogoj. Kiel parto de la malhela TTT, ĝi estis funkciigata kiel kaŝita Tor-servo, tiel ke enretaj uzantoj povis uzi ĝin anonime kaj sekure sen eventuala trafik-observado. La retejo estis lanĉita en februaro 2011; ĝia evoluigado komencis ses monatojn antaŭe. Limigita kvanto da novaj vendistokontoj komence estis disponataj; novaj vendistoj devis aĉeti konton en aŭkcio. Poste, fiksita kotizo estis pagigata por ĉiu nova vendista konto.

En oktobro 2013, la usona polic-agentejo FBI fermis la retejon kaj arestis Ross William Ulbricht kun la akuzo, ke li estis ĝia kaŝnomita fondinto "Dread Pirate Roberts". La 6-an de novembro 2013, Silk Road 2.0 aperis enrete, funkciigata de eksadministrantoj de Silk Road. Ankaŭ ĝi estis fermita kaj la akuzita administranto estis arestita la 6-an de novembro 2014 kiel parto de internacia polica operacio nome "Operation Onymous”. Ulbricht estis konviktita pri ok krimoj rilate al Silk Road en la Usono Federacia Kortumo en Manhattan kaj kondamnita al ĝismorta mallibero sen ebleco liberiĝi pro parolo je la honoro.

La teknikoj de Silk Road daŭre influas hodiaŭajn kaŝbazarojn, kiuj karakteriziĝas per uzo de anonima reto (tipe Tor aŭ I2P), pago per Bitmono aŭ alia ĉifromono (ekzemple Monero), kaj eBay-stila sistemo por lasi rimarkojn pri vendistoj.