Sinagogo (Groningen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinagogo (Groningen)
Fasado kun la teksto: Benita vi estas enirante kaj elirante (hebree)
Vitralo kun Stelo de Davido

La sinagogo estas en 1906 realigita juda konstruaĵo en la Folkingestraat 60 en la nederlanda urbo Groningen. Je la flanko de la Nieuwstad la konstruaĵo limas al la pli malnova Rabendomo (bandomo) el 1890. Malantaŭ la konstruaĵo situas restoj de la antaŭa Zwaantjesgang (Cignetojkoridoro).

Fasono[redakti | redakti fonton]

La sinagogo estas kreaĵo de la arkitekto Tjeerd Kuipers en kunlaboro kun la arkitekto Ytzen van der Veen. Ambaŭ arkitektoj havis reformitan (kalvinistan) fonon kaj inter aliaj ankaŭ kunlaboris dum la konstruado de la Zuiderkerk (Suda kirko) en la Stationsstraat en Groningen. La arkitektoj fasonis konstruaĵon kiu multe similas al krucobazilikobaziliko, konsistante el transepto, absido, mezonavo kaj du flanknavoj. La konstruo kun flanknavoj oni elektis pro konstruteknikaj kaŭzoj; tiuj devas subteni la lignan barelvolbon de la sinagogo. En la arkivoj de Groningen troviĝas plano de la sinagogo de Van der Veen.

La konstruaĵo estas karakterizata pro ĝia novmaŭra stilo, kun multaj orienteskaj hufofer- kaj ŝlosiltruarkoj en la fenestroj kaj galerioj. Ĝi estas la lasta kaj plej abunda ekzemplo de tiu stilo en Nederlando. La orientan stilon Kuipers prenis de la sinagogoj de Berlino kaj Dresden, kiujn li vizitis dum studvojaĝo.

Por multaj eksterulo la sinagogo estas iom originala konstruaĵo: Kie la konstruaĵo interne ŝajne havas la stilkarakterizojn de kirko, la eksteraĵo kun la du rondaj kupolturoj kelkfoje estas komparata kun moskeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]