Sinaja kodekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto el Codex Sinaiticus: dua ĉapitro de libro de Ester

La Codex Sinaiticus [kodeks sinaitikus] (Sinaja kodekso) estas kodekso el la Sinaja duoninsulo, el la 4-a jarcento post Kristo. Ĝi estas grandlitera, greklingva Biblio-manuskripto. La kodekso entenas grandan parton de la Malnova Testamento kaj senmanke la Novan Testamenton. Krom tiuj, troviĝas en ĝi du verkoj de aliaj prakristanoj: Letero de Barnabaso kaj parto de verko Paŝtisto de Hermaso. La kodekso apartenas al la aleksandra tekstotipo. Ĝi estas la plej bona kaj kompleta tekstoatestanto de la Biblio, iom pli juna ol la Codex Vaticanus. La kodeksa signo en la fakliteraturo estas אS, 01.

Ĝi konsistas el 346 1/2 folioj (papiruso-paĝoj), kies grando estas 38,1x 33,7-35,6 cm. Oni skribis la literojn per bruna inko, en kvar kolonoj sur ĉiu paĝo. Unu kolono konsistas el 48 vicoj, 12-16 literoj po vico. La skriba tipo de la teksto estas scriptio continua (kontinua skribo). Laŭ Tischendorf, la teksto estas manuskripto de 4 personoj, kiujn korektis 7 korektoroj.

Oni konservas paĝojn en Leipzig, Sankt-Peterburgo kaj Londono, en la British Museum.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kodekson malkovris Constantin von Tischendorf (1815-1874), universitata profesoro de Leipzig en 1844, en la klostro Sankta Katarina, sur la Sinaja duoninsulo. Oni transdonis por li 43 foliojn kaj li donacis tiujn por la saksa reĝo Frideriko Aŭgusto la 2-a. Li poste publikigis ilin sub nomo Codex Friderico-Augustanus.

Li vizitis duafoje la klostron en 1853. Tiam li trovis du mallongajn partojn el la Genezo (unua libro de Moseo). Li hejmenvenis triafoje en 1859 je komisio de Aleksandro la 2-a (rusa caro). Je la foriro, li montris la ĝuste tiam aperantan Septuaginta-eldonaĵon. La prizorgisto de la klostro nun montris la nekonatajn paĝojn de la Codex Sinaiticus. Tischendorf sukcesis akiri tiujn kaj donacis ilin al Aleksandro la 2-a. Tischendorf publikigis en 1862 per fakssimila preso la tutan tekston de la kodekso. La British Museum aĉetis la kodekson en 1933 de Sovetunio je 100 000 fontoj.

Oni trovis en 1975 - post murfalo - pluajn erojn de la kodekso. La British Library sciigis en printempo de 2005, ke ĝi volas ciferigi paĝojn de la kodekso. La laboro daŭros supozeble ĝis 2010. Nun (julion 2009)la tuta kodekso estas, ciferita, unuigite spektebla ĉe www.codexsinaiticus.net

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]