Sinĉi Ruka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinĉi Ruka
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1230 (1230-01-01)
en Kusko
Morto 1-an de januaro 1260 (1260-01-01) (30-jaraĝa)
en Kusko
Tombo Kusko vd
Familio
Patro Manku Kapak vd
Edz(in)o Mama Coca vd
Infanoj Lloque Yupanqui vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sinĉi Ruka (keĉue Sinchi Ruq'a, hispane Sinchi Roca, en kelkaj fontoj erare Sinci Roca) estis dua reĝo (post Manko Kapak) de la reĝlando de Qusqu (Kusko) ekde ĉirkaŭ 1230 (kelkaj aŭtoroj indikas 1105). Li estis filo de Manko Kapak kaj patro de la posta inkao Lloque Yupanqui.

Sub la posta regno de Pachacútec Yupanqui la reĝlando de Kusko iĝis la Inkaa imperio. La inkaa mitologio rakontas, ke Sinĉi Ruka kondukis sian familion en la valon de Kusko.

La kronikisto Pedro Cieza de León skribis, ke Sinĉi Ruka konstruigis inkaoj terasoj kaj alportigis grandegajn kvantojn da tero en la valo por plialtigi la fekundecon de la grundo.

Fama estas Sinĉi Ruka pro la eventoj pri Teuotihi. Teuotihi estis diplomato de la inkaoj kaj estis sendita al najbaro reĝlando por hejmenporti de tie mesaĝon. Alveninte li tuj estis mortita kaj la senkapa korpo resendita al Sinĉi Ruka. Tio okazigis militon, kiujn gajnis la inkaoj per la batalo de Mauedipi.