Siriuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Siriuso estas la ĉefstelo de la konstelacio Granda Hundo (α Canis Majoris = α CMa).

Ĝi havas luman videblan magnitudon de −1.47, kaj tial estas la plej luma stelo de la ĉielo. Ĝi apartenas al la suda parto de la tera ĉielo, sed estas videbla ĝis latitudo de 73 nordaj gradoj. Plej bona videblo estas en decembro kaj januaro, kiam ĝia pozicio kontraŭas tiun de la Suno.

La Vintra Triangulo kunligas Siriuson (malsupre), Procionon (supre maldekstre) kaj Betelĝuzon (supre dekstre)

Kvankam Siriuso aperas kiel unu stelo, ĝi vere konsistas el du steloj: Siriuso A estas ĉef-sekvenca stelo, Siriuso B estas blanka nano kun malforta lumo.

Ĝi estas unu el la steloj plej proksimaj al Suno (ĉirkaŭ 8,6 lumjaroj).