Sklené Teplice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sklené Teplice troviĝas en la plej griza parto
Tiama Szklenófürdő laŭ malnova bildkarto

Sklené Teplice, hungare Szklenófürdő [sklenOfurdO], germane Glasshütte estas vilaĝo kaj kuracbanloko en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Ĝis 1899 la oficiala nomo estis Bars-Szklenó.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Sklené Teplice situas en valo laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Banská Štiavnica troviĝas 12 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence arbohakistoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1340 en formo "Topliche". Iom poste tie ekfunkciis la unua hungara vitrofarejo. Dum la mezepoko fortikaĵo nomata Teplice konstruiĝis sur la apuda monto 629 m-ojn alta, kiun la husanoj okupis, la hungaroj reokupis en 1456. Oni konis la kuracakvon longe, tamen oni uzis ĝin ekde la 16-a jarcento. En 1751 tie banis Maria Teresia, en 1786 kongreso pri minado kaj metalurgio okazis. En 1910 loĝis en Szklenófürdő 378 homoj, (357 slovakoj, 19 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Sklené Teplice 452 homoj, (447 slovakoj, po 2 ĉeĥoj kaj hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama apudaĵo naskiĝis hungara Ferenc Forgách (ĉefepiskopo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]