Skordiskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skordiskoj
tribo • historia etno
Keltoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Skordiskoj (el la latina: Scordisci) estis kelta tribo en la regiono de la iama Jugoslavio. Unua mencio en antikva literaturo estis ĉe Strabono. Arkeologie keltaj influoj estas pruvitaj en la regiono ekde ĉ. 300 a.K..

Historio[redakti | redakti fonton]

La skordiskoj alvenis al Grekio dum la 3-a jarcento a.K. kaj post malvenko ĉe Delfo en 279 a.K. ili setlis oriente de Sirmio je la kunfluo de la Danubo kaj Sava. Ĉe Beogrado ili konstruis oppidum (fortikaĵon). Ili ludis gravan rolon en la loĝado de Transdanubio. Strabono distingis la najbarajn grandajn skordiskojn kaj la malgrandajn skordiskojn, kiu miksiĝis kun la tiea lonĝantaro (iliroj kaj dakoj), kion konfirmas arkeologio.

En 141 a.K. romianoj gvidis malsukcesan militon kontraŭ skordiskoj. Ĉirkaŭ 12 a.K. ili ŝajne submetis sin sub romian kontrolon kaj ricevis interŝanĝe iom da aŭtonomio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fanula Papazoglu: The Central Balkan tribes in Pre-Roman times: Triballi, Autaritae, Dardanians, Scordisci and Moesians. Amsterdamo, 1978.
  • Sladic, Miodrag: Keramika skordiska. Latenska keramika u jugoslovenskom Podunavlju. (Nebentitel: The pottery of the Scordisci. The La Téne pottery in the Yugoslav Danubian region) Beogrado, 1986.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]