Skotaj Liberalaj Demokratoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skotaj Liberalaj Demokratoj
angle Scottish Liberal Democrats
skote Scots Leeberal Democrats
skotgaele Libearal Deamocratach na h-Alba
partio
Lando   Skotlando
Estro Willie Rennie
Fondiĝo 1900
Lingvo(j) Angla
Skota
Skotgaela
Koloro(j) ora
Ideologio Socialliberalismo, socialdemokratio
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) skotaj sidlokoj
1 / 59
Skota Parlamento (angle: Scottish Parliament)
5 / 129
Eŭropa Parlamento (angle: European Parliament) skotaj sidlokoj
0 / 6
Internacia aliĝo Liberala Internacio
Retejo www.scotlibdems.org.uk
vdr

La Skotaj Liberalaj Demokratoj (angle Scottish Liberal Democrats; skotgaele: Libearal Deamocratach na h-Alba; skote Scots Leeberal Democrats) estas la skota landa (subnacia) filio de la federalaj Liberalaj Demokratoj. Ĝi estas liberalisma politika partio, kun socialdemokrataj influoj. La partio kampanjis pro skota malcentrigo (angle: devolution) dum la referendumo pri malcentrigo kun la Skota Laborista Partio, la Skota Nacia Partio kaj la Skota Verda Partio.

Antaŭe la partio regis en koalicio kun la Laborista Partio en Skotlando, sed ekde la nacia koalicio kun la Konservisma Partio la partio malkreskis. Ĝi havas kvin sidlokojn en la Skota Parlamento kaj neniom da skotaj sidlokoj en la Eŭropa Parlamento. Ĝi perdis ĉiujn sidlokojn dum la 2015-a ĝenerala balotado, poste gajnis unu sidlokon en kromvoĉdonado, en la Orkadoj kaj la Ŝetlandaj Insuloj. Tiuj ĉi insuloj, kiuj estis influitaj de norena kulturo, ofte subtenas la Liberalajn Demokratojn.

La partia gvidanto estas Willie Rennie. Li fariĝis estro en 2011.