Slaney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slaney
rivero
Bazaj informoj
Longeco 117 km
Fluo
Geografio
Landoj Irlando
Regionoj [[]]
vdr
La Rivero Slaney ĉe Stratford

La Rivero Slaney (irlande An tSláine) estas rivero en sudorienta Irlando. Ĝi fontas sur la monto Lugnaquilla en la Montaro de Wicklow, kaj fluas suden tra la graflandoj Wicklow, Carlow kaj Wexford. Ĝi elfluas kun larĝa malprofunda estuaro ĉe la urbo Wexford en la Irlandan Maron.

Laŭlonge de ĝia 117 km. transiras la riveron 32 vojpontoj kaj unu fervojponto[1]. La plej gravaj urboj tra kiuj fluas la rivero estas:

Troveblas granda varieco de bestoj kaj birdoj en la ĉirkaŭaĵo de la rivero. En graflando Wicklow oni povas vidi cervarojn, kaj en multaj lokoj vidiĝas cignoj, sovaĝaj anasoj, ardeoj kaj alcionoj. Krepuske, videblas vespertoj, strigoj kaj lutroj. En la kota estuaro oni povas trovi ridmevojn, tringojn kaj hematopojn[2]. Laŭ sezono, oni fiŝkaptas salmojn kaj trutojn[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Duffy, John. River Slaney, from source to sea, 2006, ISBN 978-0-9554184-0-2, p.30
  2. Duffy, p.19
  3. Slaney River Trust. Arkivita el la originalo je 2008-01-02. Alirita 2008-05-28.