Slava mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zbruĉa idolo.

Slava mitologio estas la mitologia aspekto de la politeisma religio kiu estis praktikata de slavoj antaŭ ties kristianigo. Tiu religio enhavas multajn komunajn trajtojn kun aliaj religioj devenaj el pra-hindeŭropa religio.

Informofontoj[redakti | redakti fonton]

Male al greka aŭ egipta mitologio, ekzistas neniuj unuarangaj registroj por la studo de slava mitologio. Malgraŭ kelkaj defendeblaj teorioj (ekzemple, la Libro de Veles), ne povas esti pruvate ke la slavoj havis ajnan specon de skribsistemo antaŭ kristanismo, kaj pli precize antaŭ la alveno de la sanktuloj Cirilo kaj Metodo en la jaro 862; tial, ĉiuj iliaj originaj religiaj kredoj kaj tradicioj estis verŝajne heredigitaj buŝe dum la generacioj, kaj baze forgesitaj dum la jarcentoj sekvante enmarŝon de kristanismo (kiu ekis per la konverto de Bulgario en 864 kaj estis ege kompleta fine de la 11-a jarcento). Antaŭ tio, malabundaj notoj pri slava religio estis plejparte skribitaj de ne-slavaj kristanaj misiistoj kiuj estis neinteresitaj en precize portreti paganajn kredojn. Arkeologiaj restaĵoj de malnovaj slavaj idoloj kaj sanktejoj estis trovitaj, kvankam malgrande oni povas lerni el ili sen preciza scio pri iliaj kuntekstoj, krom konfirmado de ekzistantaj historiaj registroj. Fragmentoj de malnovaj mitologiaj kredoj kaj paganaj festivaloj pluvivas ĝis nune en popolaj kutimaro, kantoj, kaj rakontoj de ĉiuj slavaj nacioj.

Verkitaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Multaj generacioj de slavaj artistoj estis inspirataj de sia nacia folkloro. Pentraĵo de Ilja Jefimoviĉ Repin nome Sadko en la submara reĝlando (1876).

Ekzistas nuntempe neniuj konataj skribaj klarigoj de slava mitologio datante de antaŭ la fragmentiĝo de la praslavaj homoj en okcidentaj, orientaj, kaj sudaj slavoj, kun la ebla escepto de mallonga noto en la Historioj de Herodoto, menciante tribon de Neuri en la malproksima nordo, kies viroj, laŭ Herodotaj asertoj, transformas sin en lupoj dum pluraj tagoj ĉiun jaron. Kelkaj esploristoj interpretis tion tra la slava kredo je homlupoj, dum aliaj kredas ke Herodoto fakte plusendis al antikvaj slavaj karnavalaj festivaloj, kiam grupoj de junaj viroj travagis la vilaĝojn sub maskoj, foje referite kiel vucari (lupo-homoj). La identigo de "neuri" kun praslavoj restas kontestata, aliflanke.

Entoj[redakti | redakti fonton]

  • Rus (en cirila alfabeto Рус) estas laŭlegenda personaĵo el la slava mitologio. Laŭ la legendo Lech, Čech kaj Rus li kun siaj fratoj Lech kaj Čech gvidis sian slavan popolon el la regiono inter supra Vistulo kaj meza Dnepro, por serĉi novan, fekundan landon. Lech (prononco [Leĥ]) estas laŭlegenda prapatro de la poloj.
  • Peruno (malnovorientslave Перунъ, ruse Перу́н, ukraine, bulgare kaj serbe Перун, beloruse Пярун, pole, ĉeĥe, slovake, kroate kaj slovene Perun) estas la plej alta dio de la slava mitologio. Li estas la dio de tondro kaj de fulmo. Inter liaj simboloj estas la floro irido, la laborilo hakilo kaj la arbo kverko.
  • Printempo (ruse Весна) estas la diino de tiu sezono. Oni alvokas ŝin en ritaj kantoj.[1]
  • Frosto (ruse Мороз) en slava folkloro kaj etnografio estas la diaĵo de tiu veterkondiĉo.[2]
  • Domspirito (ruse домовой) en slava mitologio estas spirito de domo. Oni imagas lin kiel homon, ofte aspektantan same kiel mastro de domo, aŭ kiel etan maljunulon, kies vizaĝo estas kovrita per blankaj haroj.[3]
  • Pripegalo (latine Pripegala) estas dio de baltaj slavoj (elboslavoj). Mathieu-Colas pensas, ke ĉi tiu dio estas simila al la greka dio Priapo.[4] Opinio ekzistas, ke tio estas difekto de la nomo, farita de ĉefepiskopo de Magdeburgo, kaj korekta versio estas "Prepeluga", alia nomo de Perperuna Dodola. [5]
  • Svaroĵiĉo (malnovruse: Сварожичь, Сварожець) estas la slava fajro-dio. Iuj esploristoj konsideras lin filo de Svarogo. Aliaj opinias ke Svaroĵiĉo kaj Svarogo estas la sama dio.
  • Svarogo (malnovruse: Сварогъ, Соварогъ) estas slava dio. Iuj esploristoj opinias ke li estas la fajra dio-forĝisto, simila al la greka dio Hefesto. Iuj pensas ke Svarogo estas la supera dio de la orientaj slavoj. Iuj opinias ke Svarogo kaj Svaroĵiĉo estas la sama dio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bonnerjea, B. A Dictionary of Superstitions and Mythology. London 1927
  • Chrypinski, Anna, editor. Polish Customs. Friends of Polish Art: Detroit, MI, 1977.
  • Contoski, Josepha K., editor. Treasured Polish Songs with English Translations. Polanie Publishing Co.: Minneapolis, MN, 1953.
  • Estes, Clarissa Pinkola, Ph.D. Women Who Run With the Wolves. Ballantine Books: New York, 1992.
  • Gimbutas, Marija. The Slavs. Preager Publishers: New York, 1971.
  • Ingemann, B. S. Grundtræk til En Nord-Slavisk og Vendisk Gudelære. Copenhagen 1824.
  • Knab, Sophie Hodorowicz. Polish Customs, Traditions, & Folklore. Hippocrene Books: New York, 1993.
  • Knab, Sophie Hodorowicz. Polish Herbs, Flowers, and Folk Medicine. Hippocrene Books: New York, 1995.
  • Krasicki, Ignacy (tr by Gerard Kapolka) Polish Fables: Bilingual. 1997
  • Leland, Charles Godfrey. Gypsy Sorcery and Fortune Telling. New York: University Books, 1962
  • Zajdler, Zoe. Polish Fairy Tales. Chicago, Ill: Follett Publishing, 1959
  • Sekalski, Anstruther J. Old Polish Legends. 1997
  • Singing Back The Sun: A Dictionary of Old Polish Customs and Beliefs, Okana, 1999
  • Szyjewski, Andrzej: Slavic Religion, WAM, Kraków, 2003
  • Boris Rybakov. Ancient Slavic Paganism. Moscow, 1981.
  • Franjo Ledić. Mitologija Slavena — knjiga I, Zagreb, 1970. god.
  • V. Belaj. Hod kroz godinu, mitska pozadina hrvatskih narodnih vjerovanja i obicaja", Golden Marketing, Zagreb 1998.
  • Svarog, [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse Агапкина Т. А. Этнографические связи календарных песен. Встреча весны в обрядах и фольклоре восточных славян. — М.: Издательство «Индрик», 2000. Стр. 59.
  2. ↑ ruse Труды этнографическо-статистической экспедиции в западно-русский край, снаряж. ИРГО. Юго-запад. отдел. Материалы и исследов., собранные д. чл. П. П. Чубинским. Т. 1: Верования и суеверия. Загадки и пословицы. Колдовство. СПб: 1872. Стр. 31-32.
  3. ruse Славянская мифология (энциклопедический словарь). — М.: Эллис Лак, 1995. Стр. 169.
  4. france Mathieu-Colas, Michel (2017). "Dieux slaves et baltes" (PDF). Dictionnaire des noms des divinités. France: Archive ouverte des Sciences de l'Homme et de la Société, Centre national de la recherche scientifique. Archived from the original (PDF) on 4 August 2017. Retrieved 24 May 2017.
  5. angle Rudy, Stephen (1985). Contributions to Comparative Mythology: Studies in Linguistics and Philology, 1972–1982. Walter de Gruyter. ISBN 9783110855463. Page 24.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]