Smbato la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Smbato la 2-a
Persona informo
Սմբատ Բ
Naskiĝo 30-an de novembro 900 (0900-11-30)
Morto 1-an de januaro 989 (0989-01-01) (88-jaraĝa)
en Anio (urbo)
Religio Armena Apostola Eklezio vd
Familio
Dinastio Bagratida dinastio vd
Patro Aŝoto la 3-a vd
Patrino Ĥosrovanujŝ vd
Gefratoj Kiurike I • Gagiko la 1-a vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Smbato la 2-a (armene: Սմբատ Բ Տիեզերակալ, Smbato la 2-a Majstro de la Universo) regis kiel reĝo de Armenio de 977 ĝis 989. Li estis el la linio de reĝoj bagratidaj, kaj la filo de Aŝoto la 3-a, kiun li sukcedis.

Smbato estis kronita reĝo en la sama tago de la morto de sia patro. Li regis el la urbo Anio, kiun li fortikigis. Aparte, li ordonis konstruadon de muro ĉirkaŭ Anio, ankaŭ konstruante turojn kaj fortikaĵojn por protekti la urbon de nordo al okcidento. Li komencis la konstruadon de la Katedralo de Anio. Lia regado estis ĝenerale tempo de paco, nur zorgita de konflikto inter Smbato kaj lia onklo Muŝegh en Kars. Ĉi-lasta en 982 instigis la emiron Abu'l-Haija, kapti Dvin, ataki la kampojn de Smbato kaj postuli de li tributon. Ĉi tiu afero rapide finiĝis kiam Abu'l-Haija estis kaptita de Abu Dulaf, la islama emiro de Goght'n. Smbat estigis disputon kun la armena eklezio kiam li geedziĝis kun sia propra nevino (la filino de fratino), kiun la eklezio forte kontraŭis.

Reĝo Smbato mortis kaj estis entombigita en Anio en 989, dum la arkitekto, Tiridat, laŭ ordono de la reĝo, komencis meti la fundamentojn de la Katedralo de Anio. Ĉi tiu konstruaĵo ankoraŭ staras hodiaŭ, kaj kun sia unika stilo kaj simplaj ornamadoj, estas konsiderata kiel unu el la majstraĵoj de la armena arkitekturo. Ĉar li ne havis masklan heredanton, Smbato la 2-a estis sukcedita de la frato Gagiko la 2-a.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]