Smoljan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Smoljan · Смолян
provinca ĉefurbo • municipa ĉefloko • urbo en Bulgario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Bulgario
Provinco provinco Smoljan
Poŝtkodo 4700
Telefonkodo (+359)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 769  (2023) [+]
Loĝdenso 206 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 24° 43′ O (mapo)41.57527777777824.712777777778Koordinatoj: 41° 35′ N, 24° 43′ O (mapo) [+]
Alto 1 002 m [+]
Areo 134,59 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+02:00 [+]
Smoljan · Смолян (Bulgario)
Smoljan · Смолян (Bulgario)
DEC
Smoljan · Смолян
Smoljan · Смолян
Situo de Smoljan · Смолян

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Smolyan [+]
vdr

Smoljan ([ˈsmɔljɐn], bulgare Смолян, turke PaşmaklıAhiçelebi) estas urbo en la sudo de Bulgario. Ĝi situas en la montaro Rodopoj, kaj estas la administra centro de samnoma administra provinco, kiu bulgare nomiĝas "област" (vidu la artikolon oblasto). La urbo situas en alteco inter 999 kaj 1010 super la marnivelo kaj estas la plej alta urbo de Bulgario. La urba teritorio troveblas en la valoj de la riveroj Ĉerna (nigra) kaj Bjala (blanka), kaj iom sude de la skiejoj Pamporovo kaj Ĉepelare.

Pro sia favora pozicio sur la monto Roĵen, la nacia bulgara astronomia observatorio situas proksime kaj havas planetarion en la urbocentro. Ekzistas urba teatrejo, kaj konata internacia teatra kolektivo. Vidindas interalie historia muzeo, la groto Uĥlovica (bulg. пещера Ухловица) kaj pluraj ortodoksaj preĝejoj.

la Internacia Esperanto-Kursejo en 2006

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉie en Bulgario kompreneble ekzistas Esperanto-parolantoj. Ekde 1967 la urbo havas Esperanto-straton kaj Zamenhof-straton, kaj krome en la urbo troveblas monumento pri L. L. Zamenhof. En la vilaĝo Pisanica, kiu apartenas al la urba komunumo, de 1978 ĝis 1990 impone funkciis Internacia Esperanto-Kursejo. La konstruaĵo daŭre ekzistas, sed intertempe ne plu estas en tre bona stato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la nova urba katedralo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la urba teatrejo