So, we'll go no more a roving

El Vikipedio, la libera enciklopedio
So, we'll go no more a roving
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro George Byron
Lingvoj
Eldonado
vdr

"So, we'll go no more a roving" estas poemo, verkita de (George Gordon) nome Lord Byron (1788–1824), kaj inkludita en letero al Thomas Moore de la 28a de Februaro 1817. Moore publikigis la poemon en 1830 kiel parto de Leteroj kaj Taglibroj de Lord Byron.

Ĝi elvoke priskribas la lacecon de aĝo konkeranta la ekscitiĝon de juneco. Byron verkis la poemon je aĝo de 29. En la letero al Thomas Moore, la poemo estas enkondukita de rakonto pri sia genezo.

La poemo ŝajne estis sugestita en parto de la rekantaĵo de skota kanto konata kiel "The Jolly Beggar." The Jolly Beggar estis publikigita en "Scots Songs" de Herd en 1776, 41 jarojn antaŭ la letero de Byron.