Socia kritiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Socia kritiko (kritikismo) celas analizon de sociaj strukturoj vidataj kiel problemaj kaj ties praktikan plibonigon per reformoj aŭ eĉ revoluciaj transformoj.

La socia kritiko estas diversa, kiel la komencaj punktoj kaj la kriterioj de la kritiko, tio estas ligita al vidmaniero (ideologio).

La moderna socia kritiko reiras al la epoko de klerismo, kies kerno estis la religiokritiko. Radikalaj kleristoj kiel ateista Jean Meslier kritikis ne nur la religion, sed en centro de lia kritiko estis la mizero de la kamparanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]