Sociala sekureco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sociala sekureco oni nomas sistemojn, ĝenerale mastrumatajn de la ŝtato, aŭ de parencaj reprezentantoj de la koncernataj instancoj sub instigo kaj kontrolo de ŝtato, kiuj celas sekurigi al ĉiu civitano (aŭ nur al la dungitoj) sekurecon kontraŭ la riskoj (ĉefe monaj) ligitaj kun malsano, gravedeco, emeritiĝo (pensioj) kaj senlaboreco.

La historie unua sistemo de tielnomata "Sociala Sekureco" konjekteble estis tiu aranĝita de Otto von Bismarck en Germanio:

(priskribo)

Nordiaj sistemoj:

Brita sistemo:

Franca sistemo: La nuna sistemo, establita far Ambroise Croizat komunista ministro de la unua postliberiga registaro en 1945, estas financata de sociala kotizo aldonita al la salajroj ŝuldataj al salajruloj. Ĝis 1967 ĝi estis mastrumata de la laboristoj mem per siaj sindikataj reprezentantoj. La "Ordonnances Jeanneney" (leĝfaraj dekretoj lanĉitaj de la ministro Jeanneney) ŝanĝis tion al "paritara mastrumo", samtempe la kvotoj de repagoj estis forte malaltigitaj, tial de tiu epoko plej el la francaj laboritoj kotizas krome al privata "mutuelle", kiu kovras la nerepagitajn elspezojn, kaŭzante partant privatigon de la sistemo. Ĝi cetere dispartigis la sistemon financterene en pluraj kasoj : unu por la pensionoj, unu por la sociala sekureco, unu por la porinfana krosalajro. La financado per kotizoj el la sajroj, igas, ke tiujn sumojn konsistas ian "prokrastitan salajron" ĉar fakte eĉ se la salajrulo ne enspezas ilin kun la salajro, ili tamen profitas al ĝi, ĉar ili nutras la kasojn, kiuj poste pagos al ĝi la pensionon, monhelpojn se ĝi havas infanojn, kaj redonos la pagojn por sanaj servoj. Do estas normale, ke la mastrumado estu en la manoj de la salajruloj mem.

Aliaj:

Komparoj kun la landoj, kiuj ne posedas tian sistemon[redakti | redakti fonton]

Aktualaĵoj problemoj kaj provoj detrui ĝin[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]