Socialdemokrata Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Socialdemokrata Ligo
Sociaal-Democratische Bond
Emblemo de Socialdemokrata Ligo
partio
Lando  Nederlando
Prezidentoj de parlamenta frakcio Ferdinand Domela Nieuwenhuis
Fondiĝo 1881
Fondintoj Christiaan Cornelissen, Ferdinand Domela Nieuwenhuis, Klaas Ris
Dissolvo 1900
Koloro(j) Ruĝa
Ideologio Socialismo
Internacia aliĝo Unua Internacio
Ĵurnalo Recht voor Allen
vdr

La Socialdemokrata Ligo (nederlande: Sociaaldemocratische Bond; mallonge: SDB) estis la unua socialista partio en Nederlando. Ĝi fondiĝis en 1881 kaj estis gvidata de Ferdinand Domela Nieuwenhuis. Komence, SDB ĉefe batalis por universalaj voĉdonrajtoj. Inter 1883 kaj 1885, SDB-anoj manifestaciis apud la reĝaj paradoj je Prinsjesdag. Post 1885, la partio pli fokusiĝis al socia batalo kaj sindikata movado.[1]

La ligo estis revoluciema, sed ja partoprenis la parlamentan elektadon de 1888. En tiu jaro, Domela Nieuwenhuis iĝis nederlanda parlamentano. La aliaj parlamentanoj bojkotis la socialiston kaj poste SDB refuzis la parlamentan vojon al socialismo.

Socialistoj, kiuj ja kredis je la parlamento fondis novan partion, la Socialdemokrata Laborista Partio en 1894.

Celoj[redakti | redakti fonton]

SDB baziĝis sur la ideoj de Karl Marx kaj sia Das Kapital. La ĉefa celo de SDB estis revolucie anstataŭigi la kapitalisman socion per socialisma socio. Pro tio ne estis rekte ebla, la partio ankaŭ havis baldaŭajn celojn por plibonigi la vivon de laboristoj.

Tiuj celoj estis:

Subceloj estis:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Bos, Dennis. (2001) Waarachtige volksvrienden: De vroege socialistische beweging in Amsterdam, 1848-1894 (nederlande). Universiteit van Amsterdam.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]