Socialdemokratia Partio de Kirgizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Socialdemokratia Partio de Kirgizio
Кыргызстан социал-дemoкратиялык пaртиясы
Социал-демократическая партия Кыргызстана
Emblemo de Socialdemokratia Partio de Kirgizio
partio
Lando  Kirgizio
Estro Roza Otunbajeva
Fondiĝo 1993
Ideologio Socialdemokratio
Socialismo
Reformismo
Internacia aliĝo laŭ la stato de decembro 2010 ankoraŭ ne
Retejo http://www.sdpk.kg
vdr

La Socialdemokratia Partio de Kirgizio (kirgize Кыргызстан социал-дemoкратиялык пaртиясы [Kirgizstan social-demokratijaljk partijasi], ruse Социал-демократическая партия Кыргызстана [Social-demokratiĉeskaja partija Kirgizstana], СДПК) estas socialdemokratia politika partio en Kirgizio. Laŭ la stato de decembro 2010 gvidas ĝin la politikistino Roza Otunbajeva, la nuna ŝtata prezidantino de Kirgizio.

La unuaj membroj fondis la partion la 1-an de oktobro 1993, sed ne registris ĝin ĉe la ministerio pri justico ĝis la 16-a de decembro 1994. La unua partiestro estis Abdigani Erkebajev. Almaz Atambajev anstataŭigis lin la 30-an de julio 1999. Plimulto de la partianaro estas kirgizaj entreprenistoj.