Sofio (nomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri alparola nomo "Sofio" ("Sofia", "Sophia", "Zofia", ...). Por ĉefurbo de Bulgario rigardu la paĝon Sofio. Por samnoma provinco legu la artikolon Provinco Sofio.

Sofio estas grekdevena virina nomo el greka vorto por 'saĝo'.

La formo Sofio aperas en la Fundamenta Ekzercaro kun la karesformoj Sonjo kaj Sofinjo.

Sofio, la ĉefurbo de Bulgario, ricevis sian nomon de preĝejo dediĉita al Sankta Sofio.

Sofio la ĝirafo estas nomo de ĝiraf-forma ludilo por beboj.

Nacilingvaj formoj[redakti | redakti fonton]

  • Sofia (itale, portugale, svede)
  • Sofía (hispane)
  • Sofie (dane, germane, nederlande)
  • Sofija (kroate)
  • Sophie (angle, france, germane)
  • Zofia (pole)
  • Zsófia (hungare)

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]