Soklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soklo de la Trajana Kolono ĉirkaŭ 1860

Soklo estas bazo ordinare kvarflanka, sur kiu staras statuo, kolono, aŭ konstruaĵo.

La soklo estas la plej malsupra parto de la konstruaĵo, sur kiu staras la kolono, muro, ktp. Foje troviĝas sur la soklo surskribaĵo (nomoj, eventoj, datoj, ...)

Laŭ Francisko Azorín soklo estas Peco ĉe bazo de fosto, statuo, konstruaĵo por ampleksigi la apogon.[1] Li indikas etimologion el la latina socculus, el soccus (soko).[2]

Sokloj devenas de la ligna konstruaĵo. Sub lignaj fostoj oni metis platajn ŝtonojn por malhelpi al la malsekeco de la grundo detrui la foston. Aldone la premareo estis pligrandigita, kio malhelpis malleviĝon de la fosto en la grundon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 187.
  2. Azorín, samloke.