Somera solstico

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En astronomio, solstico estas ĉiu el la du datoj en la jaro, en kiuj Suno atingas la plej grandan angulan malproksimiĝon de ekvatoro, en sia ŝajna movo en la ĉielo. Pro tiu granda malproksimeco, ŝajnas, ke Suno haltas (vorto “solstico” devenas el Latino solstĭtĭum: sōl “suno” + stătŭs “starado”, t.e. “suno ŝajne haltas”).

Somera solstico okazas inter la 21-a kaj la 23-a de Decembro en suda hemisfero, kaj inter la 21-a kaj la 23-a de Junio en norda hemisfero. En somera solstico okazas la plej longa tago kaj la plej mallonga nokto de la jaro. Kiam en unu el la hemisferoj okazas somera solstico, en la alia estas vintra solstico.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]