Son (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Son (rivero)
rivero • rivereto
Bazaj informoj
Longeco 780 km
Fluo
Geografio
Landoj Barato
Regionoj Utar-Pradeŝo
vdr
Babur trapasanta la riveron Son.[1]

Son (literumita ankaŭ Sone) de centra Barato estas la dua plej granda el la sudaj alfluantoj de Gango post Jamuno. Inter aliaj interesaj lokoj, Kabra khurd estas bela loko sur la bordoj de la rivero Son, ĉefe pro siaj piknikejoj.

La rivero Son estas 784 kilometrojn longa. Sed per Google Maps, la distanco el Amarkantak ĝis la kuniĝujo kun Gango estas de 932 kilometroj. Tiel la preciza longo de tiu rivero estas disputebla. Ĉiuokaze Son estas unu el la plej longaj riveroj en Barato.[2] Ties ĉefaj alfluantoj estas Rihand, Banas, Kanhar kaj Norda Koel. Son havas krutan deklivon (35–55 cm por km) kun rapida akvofluado kaj varieblaj reĝimoj, kio igas ĝin muĝanta rivero pro pluvakvo en la akvokolekta areo sed turnante rapide en vadebla rojo. Son, larĝa kaj profunda, lasas senkonektajn akvejojn en la ceteraj partoj de la jaro. La fluejo de Son estas tre larĝa (ĉirkaŭ 5 km ĉe Dehri) sed la inundejo estas mallarĝa, nur 3 ĝis 5 kilometrojn larĝa.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baburnama (1590s). Arkivita el la originalo je 17a de oktobro 2013.
  2. Sir William Wilson Hunter. Imperial gazetteer of India, Volume 23. pp. 76–78. Arkivita el la originalo la 14an de julio 2014. Alirita la 23an de majo 2020.