Spamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trudleterplena dosierujo

Spamo (aŭ trudmesaĝorubletero) estas amase sendita mesaĝo al homoj, kiuj ne petis ĝin. Plej ofte spamo estas sendita per retpoŝto kiel komerca reklamo. Tamen, la termino havas pli larĝan difinon, kaj povas aludi al nekomercaj mesaĝoj kaj mesaĝoj sendataj laŭ aliaj komunikiloj. Oftaj komunikiloj uzataj de spamistoj estas retpoŝto, Usenet novaĵgrupoj, tujmesaĝiloj, ret-serĉiloj, blogoj, faksoj, kaj poŝtelefonaj tekstmesaĝoj.

Protekto kontraŭ spamo[redakti | redakti fonton]

Por protekti sin kontraŭ aŭtomata registrado de spamistoj ĉe senpagaj retpoŝtaj servoj kaj sinsekve dissendado de spamo, oni uzas diversajn teĥnikojn, ekzemple captcha. En retpoŝtaj programoj oni povas uzi diversajn spamfiltrilojn.

Etimologio de la termino[redakti | redakti fonton]

Ladskatolo da spamo

Originale, SPAM (ĝuste majuskla) estas viando-produkto de la firmao Hormel, kiu estas ankoraŭ nuntempe vendata. Poste, la komedigrupo Monty Python famigis "La Spam-skeĉo"n. En la skeĉo, restoracio servis nur manĝaĵojn de SPAM. Tiam vikingoj estis kantantaj "Spam! Spam! Spam! Spam!..."

Dum la fruaj 1980-aj jaroj, iuj uzantoj de bultenejoj (BBS) por konsterni aliajn uzantojn tajpadis "SPAM SPAM SPAM" multe, kiu kaŭzis la informan tekston rulumi for la ekrano.

En Esperanto ankaŭ ekzistas la interpretado "spamo" = "senpete alsendita mesaĝo", kvankam tio ne priskribas la tutan signifon.

Spamo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Bilda klarigo de la kebeka esprimo pourriel. La kebeka franca lingvo estas multe pli kreiva ol la franca de Francio. Ofte Francoj uzas anglajn vortojn dum kebekoj kreas novajn, kiuj kelkfoje ekuziĝas ankaŭ en Francio.

Kvankam multaj lingvoj prunte uzas la anglan vorton spam, en franclingva Kebekio, parolante pri spamo, oni uzas la vorton pourriel, kiu estas miksaĵo inter courriel (retletero, kunigo de courrier kaj electronique) kaj poubelle (rubujo). Krome pourri en la franca signifas "putrinta", do pourriel plie elvokas rub-rilatajn aferojn. La kebek-devena vorto courriel jam transpasis la atlantikan oceanon al Francio, kie oni pli kaj pli uzas ĝin. Male, la vorto pourriel ne ankoraŭ estas multe uzata en Francio.

Inspirite laŭ la kebeka modelo, oni povus en Esperanto simile diri rubleterorubmesaĝo kiel alian vorton por spamo. Tiu nomo signifas, ke tiaj leteroj estas rubaĵoj, kiujn oni kutime emas tuj forviŝi, enrubujigi. Same kiel en la kebeka esprimo, rubletero estas iuspeca miksaĵo inter nia esperanta esprimo retletero kaj rubaĵo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jam en 2003 la vortoj rubpoŝto kaj rubleteroj estis uzataj, ekzemple en Monato, internacia magazino sendependa, numero 2003/11, paĝo 15: Kia solvo por rubpoŝto? verkita de Franck ARNAUD.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]