Sparta (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sparta
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Nacieco Sparto
Patro Eŭroto
Patrino Clete
Edzo/Edzino Lakedemono
Infanoj Eurydice of Argos • Kleodiko • Amyclas of Sparta
vdr

Sparta (helene Σπάρτα), latine Sparta) estis en la helena mitologio filino de la rivera dio Eŭroto, kiu estis dio de la samnoma rivero, fluanta tra la urbo Sparto kaj enfluanta en la Lakonan golfon.

Knabino Sparta edziniĝis al Lakedemono, kiu fariĝis reganto sur Eŭrota teritorio, fondis tie reĝolandon, kiun nomis per sia nomo Lakedemonio. Nove fondis ankaŭ la ĉefurbon kaj tiun nomis laŭ sia edzino Sparto.

El la edzeco de Lakedemono kaj Sparta naskiĝis filoj Amiklo kajHimero kaj filinoj Eŭridika (ŝi ne estas identa kun Orfea edzino), Asino kaj Kleodiko. Sekvanto sur la trono fariĝis Amiklo, kiu pli malfrue proksime de Sparto fondis urbon Amiklon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sparta (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.