Speiroĥorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vera kamomilo apartenas al tiujplantoj kiuj nekoncsie kiel akompananto de greno estas disvastigata

Speiroĥorio estas botanika termino por la nekonscia disvastigo de plantoj kiel semakompananto. Tiu disvastigmeĥanismoj de planto estas kune kun la agoĥorio kaj eteloĥorio subformo de la hemeroĥorio.

Al la plantoj, kiuj uzas speiroĥorion apartenas ekzemple papaveto. Ĝi hejmiĝas origine en la mediteranea regiono, kies semoj intermiksiĝis kun kulturplantoj kaj tial papaveto disemiĝis en meza Eŭropo. Simila validas por la arĥeofito vera kamomilo, cejano, ordinara agrostemo kaj kampa ranunkolo.

Kelkaj aŭtoroj, ekzemple Lüttig, Kasten kaj Kowarik, kredas ke la speiroĥorio en la lastaj jaroj estas relative malofta afero, ĉar hodiaŭ semoj estas purigitaj antaŭ la dissemado.[1]Sed tio ŝajne ne veras por ĉiu plantsemoj. En Aŭstralio oni trovis probleman invadan planton,la parazita planto Cuscuta campestris , kiu importiĝis kune kun semoj de baziliko. Ankaŭ Cyperus esculentus (grundmigdalo) aperas ekde 1970 en nederlandaj lampoj kiel kampa trudherbo. Supozeble ĝi disvastiĝas speiroĥorie en gladiolaj kampoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernhard Kegel: Die Ameise als Tramp. Von biologischen Invasoren. Heyne, München 2002, ISBN 3-453-18439-4
  • Tim Low: Feral Future. The untold story of Australia’s exotic invaders. Penguin Books Australia, Ringwood 2001, ISBN 0-140-29825-8
  • Angelika Lüttig, Juliane Kasten: Hagebutte & Co. Blüten, Früchte und Ausbreitung europäischer Pflanzen. Fauna, Nottuln 2003, ISBN 3-935-98090-6
  • Ingo Kowarik; Biologische Invasionen. Neophyten und Neozoen in Mitteleuropa. Ulmer, Stuttgart 2003, ISBN 3-800-13924-3

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kowarik, Ingo: Biologische Invasionen: Neophyten und Neozoen in Mitteleuropa. Eugen Ulmer Verlag, Stuttgart (Hohenheim), 2003, p. 137