Spišská Stará Ves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spišská Stará Ves
hungare: Szepesófalu, germane: Altendorf, pole: Spiska Wies
urbo
Spišská Stará Ves
Blazono
Oficiala nomo: Spišská Stará Ves
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Kežmarok
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Riveroj Dunajec, Rieka
Situo Spišská Stará Ves
 - alteco 505 m s. m.
 - koordinatoj 49° 23′ 01″ N 20° 21′ 46″ O / 49.38361 °N, 20.36278 °O / 49.38361; 20.36278 (mapo)
Areo 17,532 km² (1 753,2 ha)
Loĝantaro 2 329 (31.12.2007)
Denseco 132,84 loĝ./km²
Unua skribmencio 1309
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 061 01
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj KK
NUTS 523836
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Spišská Stará Ves
Retpaĝo: www.spisskastaraves.sk
Portalo pri Slovakio

Spišská Stará Ves, hungare Szepesófalu, germane Altendorf pole Spiska Wies) estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Kežmarok.

Situo[redakti | redakti fonton]

Spišská Stará Ves situas en valo de rojo fluanta al Dunajec, laŭ traira flankovojo, laŭ la pola-slovaka landlimo. Kežmarok troviĝas 37 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo fondiĝis en 1308, kiu aperis en la hungaraj dokumentoj unuafoje en formo Antiqua Villa. Kiel limourbo, ĝi prosperis pro la komercado, sed la loĝantaro okupiĝis ankaŭ pri teksado. La urbo estis ankaŭ kampurbo kaj doganejo danke al Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1399. Husanoj bruligis la urbon en 1431 kaj poste 2 jarojn. Tie okazis pacopakto en 1474 inter Matiaso la 1-a kaj pola reĝo Kazimir. Okazis pesto en 1710, incendioj en 1712, 1746, 1760. En 1910 en la urbo loĝis 1244 da loĝantoj (682 slovakoj, 270 germanoj, 154 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario, al Szepes (reĝa departemento), kie ĝi estis administra centro de distrikto. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Ĝis 2008 la urbo estis limpasejo al Krakovo, poste ambaŭ landoj apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj estas ĉie traireblaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Szepesófalu naskiĝis hungara pentristo Nándor Katona.

Panoramo de Spišská Stará Ves