Spongkuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
spongkuko en baka konkurso de 2014

Spongkuko estas malpeza kuko farita kun ovoj, faruno kaj sukero,[1] kelkfoje fermentita kun bakpulvoro.[2] Spongaj kukoj , fermentita kun batitaj ovoj, originis dum la Renesanco, eble en Hispanio.[3] La spongkuko estas pensita kiel unu el la unuaj el la ne-gistaj kukoj, kaj la plej frue atestata recepto de spongkuko en la angla troveblas en libro de la angla poeto Gervase Markham, The English Huswife, Contending the Inward and Outwards Virtues Which Ought to Be in a Complete Woman (1615). Tamen la kuko multe pli similis kuketon, biskvitonkekson: maldika kaj krispa. Spongaj kukoj fariĝis la kuko rekonata hodiaŭ kiam bakistoj komencis uzi batitajn ovojn kiel leviĝantan agenton meze de la 18-a jarcento. La viktoria kreado de bakpulvoro de angla manĝaĵa fabrikanto Alfred Bird en 1843 ebligis la spongon altiĝi pli alte ol tortoj faritaj antaŭe, rezultigante en la Brita Imperio la Viktorian Sponĝon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ difino de la anglalingva ekvivalento "sponge cake" en Oxford English Dictionary
  2. Spongkuko (angle). Alirita 2019-11-19.
  3. Castella, Krystina (2010). A World of Cake: 150 Recipes for Sweet Traditions From Cultures Around the World (angle: Mondo de Kukoj: 150 Receptoj por Dolĉaj Tradicioj El Kulturoj Ĉirkaŭ la Mondo), pp. 6–7. (ISBN 978-1-60342-576-6).