Stacio Singlong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stacio Singlong
steloobservatorio
Malfermo 1968
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Xinglong County
Situo
Geografia situo 40° 23′ 39″ N, 117° 34′ 30″ O (mapo)40.39416667117.575Koordinatoj: 40° 23′ 39″ N, 117° 34′ 30″ O (mapo)
Stacio Singlong (Ĉinio)
Stacio Singlong (Ĉinio)
DEC
Stacio Singlong
Stacio Singlong
Situo de Stacio Singlong
Map
Stacio Singlong
Parto de Beijing Astronomical Observatory vd
Retejo http://www.xinglong-naoc.org/
vdr

Stacio Singlong (ĉine 兴隆观测基地, pinjine: Xīng​lóng​ guān​cè​ jī​dì​) estas astronomia observatorio situanta ĉe altitudo de 960 m, sude de la ĉefa pinto de la Yanshan Montaro en provinco Hebejo, Ĉinio, ĉirkaŭ 110 km nord-oriente de Pekino.

Ĝi dependas de la NAOĈ (Nacia Astronomia Observatorio de Ĉinio) ; ĝia IAU kodo estas 327.

Ĝi havas sep teleskopojn ; el kiuj unu fotoelektra astrolabo Mark III, unu Schmidt-teleskopo de 60/90 cm, unu infraruĝa teleskopo de 1,26 m, kaj la recenta mult-objeta spektroskopa teleskopo kun optikaj fibroj LAMOST (angle Large Sky Area Multi-Object Fibre Spectroscopic Telescope ; aŭ Larĝa Ĉiela Area Mult-Objekta Spektroskopa Teleskopo) de 4m.

Ĝi profitas, averaĝe, de po 210 noktoj klaraj ĉiujare kaj estas turisma loko. Pluraj asteroidoj kaj kometoj estis elde tie malkovritaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]