Sir Thomas Stamford Bingley RAFFLES, FRS (6a de julio1781 – 5a de julio1826) estis britapolitikisto, konata ĉefe pro sia fondo de la urbo Singapuro (nune urboŝtato Respubliko Singapuro). Li estas ofte priskribata kiel la "Patro de Singapuro". Li estis ankaŭ engaĝita en la konkero de la Indonezia insulo Javo el nederlandaj kaj francaj trupoj dum la Napoleonaj Militoj kaj kontribuis al etendo de la Brita Imperio. En 1823, li fondis la unuan lernejon de Singapuro, kiun li nomis "Singapore Institution", aŭ la Singapura Institucio, kaj post lia morto en 1826, la lernejo estis renomita "Raffles Institution". Li estis ankaŭ amatora verkisto kaj verkis libron titole History of Java (1817).
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.