Stargate SG-1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stargate SG·1
televida serio
Originala titolo Stargate SG-1
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando  Usono
 Kanado
Ĝenro sciencfikcio
Kreita de Brad Wright kaj Jonathan Glassner
Aktoroj Richard Dean Anderson, Michael Shanks, Amanda Tapping, Christopher Judge, Don S. Davis, Corin Nemec, Ben Browder, Beau Bridges, Claudia Black
Muziko de Joel Goldsmith
Lingvo(j) Angla
Amplekso
Sezonoj 10
Epizodoj 214
Daŭro sen reklamoj 42 minutoj
Produktado
Estra(j)
produktoro(j)
Jonathan Glassner, Brad Wright, Robert C. Cooper, Joseph Mallozzi, Paul Mullie, Richard Dean Anderson, Michael Greenburg
Loko(j) Vankuvero
Elsendo
Bilda formato 16/9
Elsendita 27-a de julio 1997 – 13-a de marto 2007
Kronologio
Antaŭa serio Stargate (filmo)
Sekva serio Stargate Atlantis
Stargate Universe
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr


Stargate SG-1 (Stela Pordego SG-1) estas uson-kanada televidserio kreita de Brad Wright kaj Jonathan Glassner. Ĝi sekvas la filmon Stargate, kaj estas elsendita ekde la 27-a de septembro 1997 en televidreto Showtime, kaj poste Sci Fi Channel.

Ekzistas tri derivitaj serioj: animacia serio Stargate Infinity, Stargate Atlantis kaj Stargate Universe.

Kun 10 sezonoj kaj 214 epizodoj, Stargate SG-1 estas la plej longa sciencfikcia televidserio.

Scenaro[redakti | redakti fonton]

Desegno de la tera stelpordego
Cheyenne Mountain, reala bazo de la usona armeo, estas en la serio la bazo de la programo Stargate.

Ĉi tiu serio surscenigas teamon de usona armeo, speciala parto de Air Force (Stargate Command), kiu esploras aliajn planedojn per stelpordego (angle stargate), kaj senĉese batalas kontraŭ parazitaj eksterteranoj, Goa’uld-oj, kaj ekde la naŭa sezono, Ori-oj. Goa’uld-oj regas multajn planedojn kaj ŝajnigas, ke ili estas la dioj de teraj mitologioj (tial multe da ili havas la nomon de egiptaj dioj, ekzemple). Ori-oj kaŝas sian veran esencon, ankaŭ agante kiel jugantaj dioj.

Dum siaj esploroj, la teamo SG-1 renkontas pacemajn popolojn, kiel Nox-ojn kaj Asgard-ojn, kaj malamikajn popolojn, ekzemple la Replikantojn (Replicators). Oni ankaŭ povas revidi periodojn de tera historio okazantajn sur aliaj planedoj (notinde la Malvarma milito).

La teamo ankaŭ spertas ĉiajn strangajn fenomenojn: tempovojaĝado, paralelaj universoj, ktp.

Aktoroj[redakti | redakti fonton]

Richard Dean Anderson en la jaro 2004

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Kolonelo Jack O’Neill, en la filmo, akceptis la stelpordegan mision, pensante ke ĝi estos morta misio. Li ja estis tre deprimita pro la morto de lia filo. Poste, li estris la teamon SG-1 ĝis la sezono 7. Poste, li fariĝis generalo kaj estro de SGC dum unu jaro. Post la 8-a sezono, li nur epizode aperas. O’Neill havas humuron (ofte nigran), kaj emas moki sian nescion pri scienco kiam li aŭskultas Carter.

Doktoro Daniel Jackson estas SG-1 teamano kaj fakulo pri antikva historio kaj lingvoj (li asertas, ke li parolas 23 lingvojn, inkluzive de eksterteraj kaj antikvaj). Li faras gravajn malkovrojn tradukante malnovajn tekstojn.

Samantha Carter, unue kapitano, poste majoro kaj kolonelo, estas SG-1-teamano. Ŝi estas fakulino pri astrofiziko, kaj la ĉefa tera sciencisto pri la stelpordego. Ŝiaj konoj ofte permesas al la teamo solvi komplikajn situaciojn. Ŝiaj rilatoj kun O’Neill estas ambigua, tamen ili scias, ke amaj rilatoj estas malpermesitaj inter samteamanoj.

Teal’c estas SG-1-teamano kaj eksterterano. Li estas Jaffa; tiu estas la nomo de la popolo submetita de Goa’uld-oj. En la unua epizodo, li perfidas ilin ĉar li scias, ke ili ne estas dioj. Dum longa parto de la serio, Teal’c batalas kontraŭ siaj eksmastroj.

Generalo George Hammond estas SGC-estro ĝis la 7-a sezono.

Subkolonelo Cameron Mitchell anstataŭas O’Neill en la sezonoj 9 kaj 10. Kiel O’Neill, li estas kuraĝa kaj ofte ŝercas.

Vala Mal Doran estas eksterterano, kiu enmiskiĝis en multajn aferojn pri ŝtelo. Sed ekde la sezono 9, ŝi fariĝas ano de SG-1, kaj lernas esti fidinda kaj fidi siajn amikojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]