Starveturilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Starveturilo
dicycle • elektra veturilo • gyropod • personal transporter vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr
la inventinto de la "Segway"-starveturilo, Dean Kamen

La starveturilo estas unupersona veturilo el eta platformo kun elektra motoro, du flankaj radoj, antaŭa vertikala stango kaj sur ĝi horizontala biciklosimila stirilo por ambaŭ manoj. La veturileto ekde decembro 2001 produktiĝas fare de la firmao Segway el la urbeto Bedford en la usona ŝtato Nov-Hampŝiro, kaj en plej multaj lingvoj simple nomatas laŭ la firmaa nomo "Segway""Segway PT" (PT por "Persona Transportilo"angle "Personal Transporter"), komence "Segway HT" (HT por "Homa Transportilo" aŭ "Human Transporter"). La ilo rapide populariĝis komence ĉe urbaj riĉuloj en la industrie plejevoluigitaj ŝtatoj, kiuj aŭ aĉetis ĝin por la vojo al kaj de la laborejo en la urbocentraj piediraj zonoj, krome malpermesitaj por veturiloj, aŭ luprenis ĝin dum mallonga tempo por komforta "promenado" libertempa tra parkoj, urbocentroj aŭ apudriveraj respektive apudlagaj promenejoj. Poste ankaŭ la policoj de iuj pli grandaj urboj en Ameriko, Aŭstralio, orienta Azio kaj Eŭropo ekuzis ĝin kiel oficialan veturilon. En iuj policaj departementoj de Germanio la veturilo ricevis la oficialan nomon "mem-balanciga ruligilo" (germane Selbstbalance-Roller), kio jam aludas al ĝia funkcio.

"Segway"-starveturilo en la prirobota muzeo en Nagoja Urbo (Japanio)

Funkcio[redakti | redakti fonton]

La veturanto staras sur eta platformo inter du paralelaj radoj kaj povas manpremi la stirilon fiksitan al la vertikala stango inter la platformoantaŭo sube kaj la stirilo supre. La starveturlo havas unuopan motoron pro ĉiu el la du radoj, tial ke la radoj ebligas radomoviĝon en diversaj rapidecoj, eĉ en komplete diversaj direktoj, tiel ke manovrado en kurbiĝoj iĝas tre facila.

Komputila kontrolsistemo aŭtomate tenas la membalanciĝantan veturilon en ekvilibro: La Segway-veturilo stiras tien, kien la staranta persono metas la gravitopezon. Se la komputilo registras, ke la veturanto moviĝas antaŭen aŭ malantaŭen, ili tiel veturigas la radojn, ke la veturanto denove estas en ekvilibro, kaj se la persono sur la platformeto moviĝas dekstren aŭ maldekstren, la rezulto estas vetura direktoŝanĝiĝo dekstren aŭ maldekstren.

La rapideco de la veturileto povas alterni inter 0 kaj 20 kilometrjo po horo, neniam pli ol tio, eĉ se la veturanto subenveturas relative krutan deklivon: Se la veturilo tendencas iĝi tro rapida, la radoj manovrigas sin antaŭ la veturanton, kiu retropremiĝas fare de la stirilo kaj aŭtomate bremsiĝas.

Pliaj teknikaj datumoj[redakti | redakti fonton]

Veturdistanco: ĝis 38 kilometroj kun la elektro de Litiaj-jonaj baterioj - la ekzakta distanco dependas de dekliva aŭ ebena tereno, voja konsisto, pneŭa konsisto kaj vento, kaj nelaste ankaŭ de veturmaniero je forta aŭ singarda akceliĝo kaj bremsado.
Turniĝocirklo: 0, povas turniĝi sur la loko sen ajna movo antaŭen, malantaŭen aŭ flanken.
Pezo: 47,7 kg (modelo  i2); 54,4 kg (modelo x2). La veturanta persono (inkluzive de vestaĵoj kaj eventuala dorsosako) rajtas pezi aldonajn 45 ĝis 118 kilogramojn.
Elektrokonsumo: ~ 3 kilovathorojn (kWh) po 100 km
Daŭro de repleniĝo de la baterioj: ~ 9 horoj en kazo de komplete malpleniĝintaj baterioj. Reŝarĝo per normalaj elektrokontaktingoj (110–230 V).
starveturilo en la urbocentro de Vroclavo (Pollando)

Intertempe cetere evoluis speco de poloo sur starveturiloj - ne surprize, se oni konsideras la facilan kaj elegantan manovreblon de la elektra ilo, kvankam sendube iom multekosta hobio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steve Kemper: "Reinventing the Wheel: A Story of Genius, Innovation, and Grand Ambition" ("Reinventante la radon: Historio de genio, novigo, kaj de granda ambicio"), ISBN 0-06-076138-5, 2005, eldonejo Harper Business

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]