Statira la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statira la 2-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Familio
Patro Dario la 3-a
Patrino Stateira
Frat(in)oj Ochus • Drypetis
Edz(in)o Aleksandro la Granda
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Statira la 2-a (greke Στάτειρα; died 323 BC), eble ankaŭ konata kiel Barsine, estis la filino de Statira la 1-a kaj Dario la 3-a (Persio). Post la malvenko de ŝia patro en la Batalo de Iso, Statira kaj ŝiaj fratinoj iĝis kaptitaj de Aleksandro la 3-a ("Aleksandro la Granda"). Ili estis bone traktitaj, kaj ŝi iĝis la dua edzino de Aleksandro ĉe la Suzaj nuptoj en 324 a.K. En la sama ceremonio Aleksandro ankaŭ edzinigis ŝian kuzinon, Parisato, filino de la antaŭulo de Dario. Post la morto de Aleksandro en 323 a.K., Statira estis mortigita de Roksano, lia unua edzino.

La nupto de Statira la 2-a kun Aleksandro la 3-a de Macedonio kaj de ŝia fratino, Dripetis, kun Hefestiono ĉe Suzo en 324 a.K.

Statira signifas la preĝanta junulino. La origino de Statira estas Setatira. En persa Seta signifas preĝanta kio venas el la vorto Setajeŝ, Ankaŭ Tira, en malnova persa, estis sufikso uzita por inoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Carney, Elizabeth Donnelly (2000), Women and Monarchy in Macedonia, Norman, OK: University of Oklahoma Press, ISBN 0-8061-3212-4
  • O'Brien, John Maxwell (2001), Alexander the Great: The Invisible Enemy - A Biography, New York: Routledge, ISBN 0-415-10617-6
  • Stewart, Andrew F. (1993), Faces of Power: Alexander's image and Hellenistic politics, Berkeley, CA: University of California Press, ISBN 0-520-06851-3
  • Tarn, W.W. (2002), Alexander the Great: Volume II Sources and Studies, Cambridge University Press, ISBN 0-521-22585-X origine publikigita en 1948 de Cambridge University Press

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]