Stefan Karaĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Karaĝa
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1840 (1840-05-11)
en Stefan Karadzhovo
Morto 30-an de julio 1868 (1868-07-30) (28-jaraĝa)
en Ruse
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Otomana Imperio
Okupo
Okupo revoluciulo
vdr

Stefan KARAĜA (bulgare Стефан Караджа , realnome Stefan Todorov Dimov) (1840-1868) estis bulgara revoluciulo.

Li naskiĝis la 11-an de majo 1840 en la vilaĝo Iĉme, kiu hodiaŭ havas lian nomon, en la regiono de Jambol. Li estis la filo de unu el la plej malnovaj bulgaraj klanoj, la Binbelovoj.

Li ekziliĝis en Rumanio en 1862, kie li komencis sian revolucian agadon. Kun Haĝi Dimitro, li estris 120-homan taĉmenton, kiu revenis al Bulgario en 1868. Kaptita de la turka armeo, li estis pendumita.