Stefan Meyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Meyer
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1872 (1872-04-27)
en Vieno
Morto 29-an de decembro 1949 (1949-12-29) (77-jaraĝa)
en Bad Ischl
Tombo Bad Ischl Friedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto
vdr

Stefan MEYER (27a de aprilo 1872 – 29a de decembro 1949) estis fizikisto de Aŭstrio engaĝiĝinta en esplorado pri radioaktiveco. Li iĝis direktoro de la Instituto por Radiuma Esplorado en Vieno kaj ricevis la Premion Lieben en 1913 pro sia esplorado pri radiumo.[1] Li estis frato de Hans Leopold Meyer kiu same ricevis la Premion Lieben.[2][3]

Stefan Meyer estis direktoro de la Instituto por Radiuma Esplorado el ties malfermo en 1910 ĝis 1938 pro la Anschluss, ĉar li estis juda. Post la Dua Mondmilito li revenis al la posteno. Dume, li ne suferis persekutadon, danke al protekto de konatuloj, sed lia frato Hans Leopold, same kemiisto, suferis areston, malliberigon en la koncentrejon Terezín, kie li estis mortigita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ignaz Lieben-Preisträger 1913: Stefan Meyer. Alirita 2010-03-02.[rompita ligilo]
  2. Reiter, Wolfgang L. (2001). “Stefan Meyer: Pioneer of Radioactivity”, Physics in Perspective 3, p. 106. doi:10.1007/s000160050058. 
  3. (1957) “Meyer, Stefan”, Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 1. Österreichische Akademie der Wissenschaften. ISBN 3-7001-1327-7.