Stefania Wilczyńska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefania Wilczyńska
Persona informo
Stefania Wilczyńska
Naskiĝo 26-an de majo 1886 (1886-05-26)
en Varsovio
Morto 6-an de aŭgusto 1942 (1942-08-06) (56-jaraĝa)
en Treblinka
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de LieĝoUniversitato de Ĝenevo vd
Profesio
Okupo instruistoverkistopedagogo vd
Laborkampo pedagogo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stefania Wilczyńska (naskiĝis la 26-an de majo 1886 en Varsovio, mortis la 6-an de aŭgusto 1942 en Treblinka) – edukistino kaj pedagogo, proksima kunlaborantino de Janusz Korczak.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskita kiel filino de Julian (Izaak) Wilczyński (m. 1911) kaj Salomea el domo Walfisz (m. 1929). Edukita en pola familio juddevena, finis privatan lernejon ĉe Jadwiga Sikorska en Varsovio, poste ekstudis kaj finis studojn pri naturscienco en Universitato de Lieĝo en Belgio. Post reveno al Varsovio eklaboris – komence volontule – en neglektita azilo por judaj orfoj. Kiel bonega organizantino ŝi perfektigis la azilon kaj estis nomumita ĝia gvidantino. Tie ekkonis Korczak kaj ligis kun li kunlaboron, kiu – kun interompoj – daŭris ĝis tragika murdo de ambaŭ en Treblinka.

Kune kun Korczak fondis kaj gvidis Domon de Orfoj por judaj infanoj en Varsovio (1912-1942) ĉe la str. Krochmalna 92 (translokita al geto ĉe la str. Chłodna 33, kaj poste al str. Sienna 16 – Śliska 9), kie ili aplikis novecajn pedagogiajn metodojn. Ŝi gvidis la domon dum foresto de Korczak dum la unua mondmilito kaj dum lia vojaĝo al Palestino en la jaroj 1934 kaj 1936. Ŝi mem ankaŭ estis en Palestino, vizitis kibucon Ein Harod (Norda distrikto de Israelo), planis forveturi al Proksima Oriento.

Sur tombo de ŝiaj gepatroj en ĉefa aleo de la hebrea tombejo de Varsovio (segmento 64, vico 1) troviĝas ŝia simbola tombo.

Postmorte estis distingita per Arĝenta Merit-Kruco.

En majo 2013 grupo de sociaj aktivuloj apelaciis pri honorigo de Stefania Wilczyńska per aleo apud la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj en Varsovio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Stefania Wilczyńska, Słowo do dzieci i wychowawców (La vorto al infanoj kaj edukistoj), elekto kaj prilaboro Barbara Puszkin, Marta Ciesielska, Ośrodek dokumentacji i Badań Korczakianum, Varsovio 2004, p. 262 + p. XX – Z Kręgu Korczaka. Tematy, Ludzie, Dokumenty (El la Rondo de Korczak. Temoj, Homoj, Dokumentoj)
  • Jan Jagielski, Przewodnik po cmentarzu żydowskim w Warszawie przy ul. Okopowej 49/51 (Gvidlibro tra juda tombejo en Varsovio ĉe la str. Okopowa 49/51), kajero 1, Segmentoj ĉe la Ĉefa Aleo, Towarzystwo Opieki nad Zabytkami (Societo pri Protekto de Antikvaj Monumentoj). Społeczny Komitet Opieki nad Cmentarzami i Zabytkami Kultury Żydowskiej w Polsce (Socia Protekto-Komitato pri Tombejoj kaj Antikvaj Monumentoj de Juda Kulturo en Pollando), Varsovio, 1996, p. 72-73, ISBN 83-90-66296-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]