Stein AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Stein
Stein
Blazono de Stein
Panorama vido de Stein
komunumo en Svislando • limurbo
Kantono Argovio
Distrikto Rheinfelden
Koordinatoj  47° 32′ 39″ N 8° 57′ 05″ O / 47.54417 °N, 8.95139 °O / 47.54417; 8.95139 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 39″ N 8° 57′ 05″ O / 47.54417 °N, 8.95139 °O / 47.54417; 8.95139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2825
Areo 2,83 km²
Alteco 299 m super marnivelo
Poŝtkodo 4332
Komunumkodo 4260
Mapo de Stein
vdr

Stein estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2825 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La katolika preĝejo de Stein

Stein situas ĉe la sudorienta bordo de la rivero Rejno, kiu en la nordo de la komunumo unue fluas orienten, tiam kurbiĝas suden, fluas nun proksimume unu kilometron suden por poste kurbiĝi denove okcidenten. Du grandaj pontoj ligas la komunumon kun Germanio aliflanke de la rivero.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,83 km², de kiuj 0,62 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,10 km² de konstruaĵo. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 490 m s.m. sur la altebenjaxo de la monto Eickerberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 285 ĉe la bordo de Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Stein limas en nordo al la germana urbo Bad Säckingen, en okcidento al Mumpf, en sudo al Obermumpf, en sudoriento al Münchwilen, kaj en nordoriento al Sisseln.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo Stein-Säckingen estas haltejo de la rapidtrajnoj de Bazelo tra Frick kaj Brugg al Zuriko. Krome de Stein disbranĉiĝas la linio al Laufenburg.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Bazelo al Zuriko kaj en Stein disbranĉiĝas de ĝi la kantona ĉefvojo n-ro 7 al Vinterturo. Tra la komunumo ankaŭ pasas la svisa aŭtovojo A3, al kiu ĝi havas propran alveturejon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Stein datiĝas el la jaro 1281 kiel Steine.

Dum mezepoko Stein apartenis la la Monaĥejo Säkingen. La alta jurisdikcio apartenis al la Habsburgoj.

En la jaro 1797 la regiono estis konkerita de francaj trupoj. Post mallonga franca regado, Stein kun la tuta Frick-Valo, kiu tiam estis propra kantono, fariĝis en 1802 parto de la Helveta Respubliko, kaj en 1803 ĝi fariĝis komunumo de la distrikto Rheinfelden en la nova Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]