Stephen Kleene

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stephen Kleene
Persona informo
Naskonomo Stephen Cole Kleene
Naskiĝo 5-an de januaro 1909 (1909-01-05)
en Hartford, Konektikuto
Morto 25-an de januaro 1994 (1994-01-25) (85-jaraĝa)
en Madison, Viskonsino
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Princeton • Amherst College vd
Profesio
Okupo matematikisto • komputosciencistofilozofo • universitata instruisto vd
Laborkampo teoria komputiko • teorio de komputado vd
Doktoreca konsilisto Alonzo Church vd
Verkado
Verkoj Kleene–Brouwer order ❦
paradokso de Kleene-Rosser ❦
Kleene's O ❦
ordonombro de Church-Kleene ❦
Kleene's recursion theorem ❦
Kleene's T predicate ❦
teoremo de Kleene ❦
Kleene's algorithm ❦
Kleene algebra ❦
steloperatoro de Kleene ❦
fikspunkta teoremo de Kleene ❦
lambda-kalkulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stephen Cole KLEENE (naskiĝis la 5-an de januaro 1909 en Hartford (Konetikuto); mortis la 25-an de januaro 1994 en Madison (Wisconsin)) estis usona matematikisto, kies laboro pri komputebleco provizas la fundamenton de teoria komputiko.

Kleene doktoriĝis ĉe la Universitato Princeton en 1934. Lia tez-direktoro estis Alonzo Church kaj la titolo de lia tezo estis Teorio de Pozitivaj Entjeroj en Formala Logiko. Poste, Kleene instruis ĉe la universitato ĝis li membriĝis la fakultaton de la Universitato de Viskonsino en 1935. Li fariĝis plena profesoro en 1948 kaj restis tie ĝis emeritiĝo en 1979.

La esplorado de Kleene temis pri la teorio de algoritmoj kaj rikuraj funkcioj. Li disvolvis la fakon de la teorio de rikuro kun Alonzo Church, Kurt Gödel, Alan Turing, kaj aliaj. Li kontribuis al matematika intuiciismo kiun fondis Luitzen Brouwer.

Lia laboro pri la teorio de rikuro helpis provizi la bazojn de teoria komputiko. Per provizi metodojn por determini, kiuj problemoj estas solveblaj, lia laboro kondukis al la studado de kiuj funkcioj povas esti komputataj.

La plej konataj libroj de Kleene estas (en la angla) Enkonduko al Matematiko (1952) kaj Matematika Logiko (1967).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]