Steven Seagal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steven Seagal
Persona informo
Steven Frederic Seagal
Naskonomo Steven Frederic Seagal
Naskiĝo 10-an de aprilo 1952 (1952-04-10) (71-jaraĝa)
en Lansing
Religio budhismokristanismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Scottsdale vd
Ŝtataneco UsonoSerbioRusio vd
Alma mater Buena Park High School vd
Partio Justa Rusio vd
Familio
Patro Samuel Steven Seagal vd
Patrino Patricia A. Seagal vd
Edz(in)o Adrienne La Russa • Kelly LeBrock • Miyako Fujitani • Erdenetuya Batsukh vd
Infanoj Ayako Fujitani • Kentaro Seagal • Arissa LeBrock vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aktorofilmreĝisorokantisto • ĵudisto • scenaristogitaristoentreprenisto • aikidoka • karateisto • filmproduktoromuzikistoŜerifo • stuntisto • televida aktoro • mediprotektulo vd
Aktiva en Los-Anĝeleso vd
Aktiva dum 1988– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Steven Frederic SEAGAL (n. 10-an de aprilo 1951) estas usondevena aktoro, produktisto, reĝisoro kaj spertulo pri aikido. Ekde 2016 li estas rusia civitano; ekde 2018 li estas speciala sendito al Usono por plibonigi rilatojn inter la landoj. Li konsideras Vladimir Putin "inter la plej grandaj vivaj gvidantoj."

Steven Seagal naskiĝis en Lansing en Michigan. Li unuafoje interkonatiĝis kun la batalarto kiel malgranda knabo, kiam li estis kun la patro en fotbalmatĉo kaj dum paŭzo prezentis sin majstro de batalartoj, kiu luktis kontraŭ multobla superforto. La faro de la maljuna majstro, kiu facile superis kun la superforton, ravegis Stevenon. Kiam li estis sesjara, li komune kun la familio transloĝiĝis ĝis Kalifornio, kie li aliĝis en lernejon de karateo. Je kelke da jaroj pli poste li komencis viziti lernejon de aikido.

La batalartoj tiom ekplaĉis al li, ke li decidiĝis en sia deksepa jaro forvojaĝi Japanion, por ke li povu lerni de la plej grandaj majstroj. Li akiris nigran strion (la unua dano) en la jaro 1974 (krom aikido li akiris nigran strion en karateo, ĵudo kaj kendo). Je unu jaro pli poste li malfermas kiel unua usonano en Japanio lernejon de aikido kaj edziĝas kun sia unua edzino Miyako (filino de japana instruisto de batalartoj). Spite al tio, ke li ne estis japano, do kaj li kaj lia lernejo akiris ĝeneralan agnoskon.

Steven laboris kiel gardisto de potencaj homoj kaj laŭ neverkontrolitaj fontoj ankaŭ por CIA. Post dek kvin jaroj de la restado en Japanio li revenis reen ĝis Usono, kie en Los Angeles li fondis lernejon de batalartoj. La lernejo baldaŭ akiris brilan reputacion. Inter lernantoj de Steven apartenis ankaŭ multe da aktoraj steluloj kaj ankaŭ posedanto de aktora agentejo Michael Ovitz, kiu helpis lin venigi en filmon.

Steven havas kun sia unua edzino Miyako filinon Ayako kaj filon Kentar. Lia dua edzino fariĝis Kelly LeBrock kaj ili havas komune tri filinojn. Steven havas nuntempe la sepan danon en aikido kaj apartenas tutmonde al la plej signifaj majstroj.