Steyr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
situo en Aŭstrio
Bazaj faktoj
Federacia lando: Supra Aŭstrio
Distrikto: Statuta urbo (aŭtokodo: SR)
Areo: 26,56 km²
Loĝantoj: 39.094(31a de decembro 2005)
Alteco: 310 m super marnivelo
Poŝtkodo: 4400
Telefonkodo: 07252
Geografia situo: 48° 3′ N 14° 25′ O / 48.050 °N, 14.417 °O / 48.050; 14.417 (mapo)Koordinatoj: 48° 3′ N 14° 25′ O / 48.050 °N, 14.417 °O / 48.050; 14.417 (mapo)
Oficiala Municipokodo: 40 201
Administrado: Stadtplatz 27
4400 Steyr
Oficiala retpaĝo: steyr.at
Politiko
Urbestro: David Forstenlechner (SPÖ)

Steyr [ŝtajr] ĉe la landlimo inter Supra Aŭstrio kaj Malsupra Aŭstrio troviĝas la malgranda, sed ekonomie, historie, kaj kulture elstara, parte eĉ mondfama konata urbo Steyr, kies nomo transiris al tuta provinco, nome la iama duklando - nun federacia lando Stirio (germane Steiermark) - kaj rimarkindas interalie, ĉar gastis en unu el ĝiaj ĉefplacaj domoj Franz Schubert la "princo de la kantoj" ripete - tiu urbo Steyr meritas la intereson de Esperanto-parolantoj des pli pro tio ke aperis tie 1895 la unua nome konata aŭstra Esperantisto, kaj agadis tie dum longa tempo, ĉiam vigla, kompetenta Esperanto-grupo, pro tio Steyr estas la lulilo de la Esperanto-movado en Aŭstrio.

Steyr situas ĉe la unuiĝo de du riveroj, la pli larĝa el kiuj nomiĝas "Enns", la malpli larĝa "Steyr", do same kiel la urbo mem. La plej antikva kvartalo troviĝas en la iom akra angulo formata de la kunfluantaj riveroj. Tie leviĝas ankaŭ altaĵo kronita de barokstila grafa palaco, kiu anstataŭas la siatempan mezepokan urbkastelon.

Piede de la altaĵo, kaj kvazaŭ premate kontraŭ la bordo de la rivero Enns, kuŝas la longa ĉefplaco, kiun oni konsideras la plej bela en Aŭstrio pro kaj ĝia ĉarma impona aspekto en ties tuteco, kaj pro la aparta belo aŭ rimarkindeco de preskaŭ ĉiu unuopa - jen publika, jen privata /precipe patricia aŭ burĝa) konstruaĵo.

La urbo etendiĝas ankaŭ sur la aliaj riverbordoj. Impresas tie antaŭ ĉio la romantika vidaĵo, prezentata de la antaŭurbo laŭlonge de la kruta Enns-bordo, superregata de pitoreska, dutura preĝejo.

Produktado kaj komercado de varoj el la altrenoma fero de Erzberg (Ercmonto) - je nur sepdek-kilometera distanco en la sudo - estis dum multaj jarcentoj la vivobazo de Steyr - ĝia plej karakteriza trajto.

En la fina fazo de la pasinta jarcento estis fondata - de Josef WERNDL, al kiu la Steyranoj dankeme starigis imponan, plurfiguran monumenton - armilfabriko kun miloj da laboristoj. Tiu fabriko baldaŭ rolis grave sur la koncerna mondmerkato, precipe kiam ĝi entreprenis la produktadon ankaŭ de bicikloj (biciklo). Nuntempe ĝi kontribuas esence al la aŭtomobil-merkato, laborante en komplekso, kiu kovras vastan terenon ekster la urbo, kies loĝantara plimulte konsistas tamen el ĝiaj dungitoj. (Laŭ radiomanuskripto de prof. Karl BECKMANN 1980).

Homoj rilataj al Steyr[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]